Raghuram Rajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raghuram Rajan
Persona informo
Naskonomo Raghuram Govind Rajan
Naskiĝo 3-an de februaro 1963 (1963-02-03) (61-jaraĝa)
en Bhopalo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Barato
Alma mater Barata Instituto de Teknologio ĉe Delhio • Masaĉuseca Instituto de Teknologio • Indian Institute of Management Ahmedabad • MIT Sloan School of Management
Subskribo Raghuram Rajan
Okupo
Okupo ekonomikistoprofesoro • bankisto
vdr

Raghuram Govinda Rajan (3a de februaro 1963) estas barata ekonomikisto kaj Profesoro "Katherine Dusak Miller" pri Financoj en la Universitato de Ĉikago (Booth School of Business).[1][2][3][4] Inter 2003 kaj 2006 li estis Ĉefa Ekonomikisto kaj Direktoro pri Esplorado en la Internacia Monfonduso.[3] El septembro 2013 ĝis septembro 2016 [3] li estis la 23a Guberniestro de la Rezerva Banko de Barato; en 2015, dum sia regotempo en la RBB, li iĝis Vic-Proparolanto de la Banko por Internacia Kontoreguligo.[5]

En la ĉiujara konferenco "Jackson Hole" de la Federacia Rezerva Sistemo en 2005, Rajan avertis pri la kreskantaj riskoj en la financa sistemo kaj proponis politikojn kiuj povus malpliigi tiajn riskojn. Tiama Usona Sekretario de la Trezorejo Lawrence Summers nomis la avertojn "misgvidaj" kaj Rajan mem kiel "luddisma".[6] Tamen, post la financa krizo de 2007–2008, la avertoj de Rajan estis konsiderataj kiel profetaj kaj li mem tiukadre estis etende intervjuita por la ricevinto de Oskar-premio dokumenta filmo Inside Job (2010).

Li kritikis la [[Internacia Monunua Fonduso|IMF ĉar restis tiesflanka ludanto por la disvolvigita mondo. Li kritikis la IMF kiel sekvanto de la monpolitikoj de Usono, kiu laŭ li estis semante kaoson en la novaj aperantaj merkatoj.[7] Li estis kritikanto de la perdegigaj monpolitikoj de la okcidentaj landoj kaj de la IMF.[8][9]

En 2003, Rajan ricevis la inaŭguran premion Fischer Black, havigita ĉiun duan jaron fare de la "American Finance Association" (Usona Financasocio) al financekonomikisto pli juna ol 40 jaroj kiu estis farinta la plej gravan kontribuadon al la teorio kaj praktiko de financo. Lia libro, Fault Lines: How Hidden Fractures Still Threaten the World Economy, ricevis la premion por negoclibro de la jaro "Financial Times/Goldman Sachs" en 2010. En 2016, li estis nomita de la gazeto Time en ties listo de la '100 Plej Influaj Personoj de la Mondo'.[10][11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. I am an Indian citizen: Raghuram Rajan (30a de oktobro 2013). Citaĵo: "I am an Indian citizen. I have always been an Indian citizen. I always held an Indian passport. I held an Indian diplomatic passport when my father was in the foreign service and when I travelled on behalf of the Ministry of Finance.I have never applied for the citizenship of another country. I have never been a citizen of another country and have never taken a pledge of allegiance to another country."
  2. Crabtree, James (30a de aŭgusto 2013) Raghuram Rajan, academic in a raging storm The Financial Times (requires a subscription), alrita la 11an de novembro 2014
  3. 3,0 3,1 3,2 Raghuram G. Rahan: Katherine Dusak Miller Distinguished Service Professor of Finance. University of Chicago, Booth School of Business. Alirita 18a de marto 2017.
  4. Faculty members recognized with named, distinguished service professorships. University of Chicago Booth School of Business. Alirita 2a de februaro 2017.
  5. "RBI Governor Raghuram Rajan first Indian to be appointed BIS Vice Chairman". Kontrolita 2a de februaro 2017.
  6. Lahart, Justin, "Mr. Rajan Was Unpopular (But Prescient) at Greenspan Party", The Wall Street Journal, 2a de januaro 2009.
  7. RBI Guv Raghuram Rajan blasts IMF for being soft on easy money policies of West (19a de oktobro 2015). Arkivita el la originalo je 22 October 2015.
  8. RBI chief Rajan urges IMF to act against 'extreme' policies. Arkivita el la originalo je 2015-10-22. Alirita 2020-10-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-10-22. Alirita 2020-10-25.
  9. RBI's Raghuram Rajan urges IMF to act against 'extreme' policies.
  10. Raghuram Rajan in TIME's 100 most influentials list Business Standard, 22a de aprilo 2016
  11. Raghuram Rajan, Sania Mirza, Sundar Pichai Among Times 100 Most Influential People Huffington Post, 22a de aprilo 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]