Ragla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ragla (hungare: Rágla, germane: Ragelsdorf) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 506 loĝantojn (rumanoj); en 1992 339 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1319. En la mezo de la 15-a jarcento ĝi estis la bieno de Johano Hunyadi. Ĝia saksa loĝantaro en fino de la 16-a jarcento pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, (Beszterce-Naszód vármegye). Administre ĝi apartenas al Satu Nou.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]