Ragtimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ragtimmuziko)

Ragtimo estas speco de sinkopa muziko populara en Usono en la komenco de la 20-a jarcento. Ĝiaj pioniroj estis nigruloj. Ekzemple estis grava la pionireco fare de Artie Matthews.

Ragtime-muziko estas muziko origine komponita por la piano. Ĝenerale, la plej multaj el la karakterizaĵoj de ragtimo estas prenitaj de klasika muziko, tiuj karakterizaĵoj inkluzivas la muzikan strukturon (kutime rondelosonato) kaj la harmoniajn movimentojn. Ragtime distingiĝas de klasika muziko per du ŝlosilaj aferoj: unu, sinkopo - en regtempo "surpriza" ritmo estas multe uzata, kaj multaj notoj estas luditaj en maniero kiel oni ne atendus en klasika muziko. la dua, fiksita tempo - en klasika muziko de la 19-a jarcento - la periodo de la romantisma muziko (la periodo en kiu la ragtima stilo estis evoluigita) oni kutimas ludi en certa dinamiko (la tempo en la peco estas kondiĉigita de ŝanĝiĝo laŭlonge de al la emocio de la prezentisto); sed en ragtimo konservas unuforman tempon ĉie en la muzikpeco.