Rahat
Rahat | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo (1994–) urba konsilio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 64 462 (2016) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 291 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 31° 24′ N, 34° 45′ O (mapo)31.392534.754444444444Koordinatoj: 31° 24′ N, 34° 45′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 221 m [+] | ||||
Areo | 19,586 km² ( 195 8.6 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Rahat [+] | |||||
Rahat (hebree רַהַט, arabe رهط; signifante Paco, Kontento) estas urbo en Israelo. Ĝi situas 12 km norde de Be'er Ŝeba kaj proksime al Kibucoj Ŝoval kaj Miŝmar HaNegev.
Rahat estas la plej granda araba urbo en Israelo, kaj la ununura beduena urbo en la mondo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Rahat estis fondita en 1972 fare de la Registaro de Israelo, kiel setlejo por arabaj beduenoj kiuj vivis en la areo sen permanenta loĝejo. Ĝi ricevis statuson de urbo en 1994.
En 2019, la moskeo proksime de Rahat de la 7-a aŭ 8-a jarcento, unu el la plej malnovaj islamaj moskeoj en kio nun estas Israelo, estis malkovrita. La moskeo originas de periodo de kultura kaj religia ŝanĝo dum la transiro de la bizanca ĝis la islama periodo. Proksime de la ejo, la esploristoj malkovris aliajn fruajn islamajn agrikulturajn instalaĵojn, inkluzive de granda loĝdomo. Nova urba distrikto estas kreota sur la loko. En 2024, la elfosadoj estis vastigitaj kaj granda preĝejo de la bizanca periodo estis malkovrita, sur kies konservitaj malsupraj murfragmentoj multaj marameaj grafitioj estis trovitaj.
Ekzistas 33 mikrodistriktoj en la urbo. Ĉiuj kvartaloj krom unu estas loĝataj de apartaj beduenklanoj, kaj nur unu areo estas miksita.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]La loĝantoj de la urbo estas 100% islamaj. La naskokvanto estas unu el la plej altaj en la mondo. En 2018 ĝi havis 69 032 loĝantojn.
La loĝantaro de Rahat preskaŭ konsistas tute el beduenoj kaj estas entute junega: en 2001, 65,2% estis pli junaj ol 20 jarojn aĝaj, kaj pliaj 15,8% estis pli junaj ol 30 jarojn maljunaj. Loĝkresko estis 5.9% en 2001.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Beduena tendo en Rahat (Al-Hezeel), 1955
-
Unu el la komunumaj centroj en Rahat
-
urba ĉiellinio
-
Beduenaj virinoj de Rahat tenas afiŝoj en favoro de la israela-araba paca procezo, 1995
-
Migrantaj cikonioj ripozantaj apud Rahat, printempo 2017
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Rahat Fota Galerio
- Reen kaj Antaŭen filmo Arkivigite je 2011-07-07 per la retarkivo Wayback Machine - sendependa kinematografia projekto en Rahat gvidita de Uri Rosenwaks inkluzivanta kvar dokumentariojn farita de kvar Beduenoj filmaj direktoroj
- Beduenoj de la Negev Arkivigite je 2015-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Rahat urbo Ĝeneralaj faktoj pri Rahat, fotoj
- Terenoj de la Negev, mallonga filmo prezentita de Israela Lando Administro priskribanta la defiojn alfrontitaj provizante landan administradon kaj infrastrukturon al la Beduenoj en la Israela sud-Negeva regiono