Rahman Rahi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rahman RAHI)
Rahman Rahi
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1925 (1925-05-06)
en Srinagaro
Morto 9-an de januaro 2023 (2023-01-09) (97-jaraĝa)
Lingvoj kaŝmira vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Sri Pratap College vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Verkado
Verkoj Nouroz-e-saba vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rahman RAHI [rahmaan raahii; urdue رَحمان راہی] (n. la 6-an de marto 1925, en Srinagaro en Brita Hindio kaj mortis la 9-an de januaro 2023 en Srinagaro, Barato) estis poeto, tradukisto kaj kritikisto kiu verkis en la kaŝmira. Li gajnis la premion Gjanpith—la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro—por la jaro 2004. Li estas la unua premiito en la kaŝmira lingvo de la Gjanpith. Jam en 1961 li gajnis la premion de la barata beletra instanco Sahitya Akademi por lia poemaro Nawroz-i-Saba, kaj gajnis la registaran honoron Padma Ŝri en la jaro 2000.

Inter liaj verkoj estas: Sana-Vani Saaz (poemoj), Sukhok Soda (poemoj), Kalam-e-Rahi (poemoj), Nawroz-i-Saba (poemoj), Kahwat (literaturaj eseoj), Kashir Shara Sombran, Azich Kashir Shayiri, Kashir Naghmati Shayiri, Baba Fareed (tradukaĵo), Saba Moallaqat, Farmove Zartushtan, Seyah Rudi Jerean Manz (aro de kaŝmira poezio) and Koesher Shyiree Te Waznuk Surati Hal (La kaŝmira poezio kaj ĝia aktuala stato). [1][rompita ligilo]

Li komencis sian karieron kiel oficiisto en la registaro, kaj aliĝis al la Asocio de Progresemaj Verkistoj, de kiu li iĝis la Ĝenerala Sekretario. Li poste laboris kiel redaktoro en la urdua taĝĵurnalo Khidmat. Li magistriiĝis en la persa (1952) kaj en la angla (1962) de la universitato Jammu and Kashmir, kie li ankaŭ instruis la persan.

Jam de longe, li laboradis por la kaŝmira lingvo. Akirante la premion Gjanpith, li deklaris, "Mi vidas la premion kiel honoron al mia poezio, kaj plej grave, honoron al la lingvo en kiu ĝi estas verkita, kaj [honoron] por la popoloj kiuj uzas tiun ĉi lingvon."[2] Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Anoncoj de la premio Gjanpith en la tagĵurnaloj The Hindu Arkivigite je 2007-03-13 per la retarkivo Wayback Machine, Indian Express Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, kaj Greater Kashmir[rompita ligilo]