Raimund Harmstorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raimund HARMSTORF)

Raimund HARMSTORF [rajmunt harmstorf] (naskiĝis la 7-an de oktobro, 1939, mortis la 3-an de majo, 1998) estis germana aktoro.

Naskiĝinte en Hamburgo, li studis medicinon, muzikon kaj fine aktoradon. Sekvis roloj en diversaj teatroj kaj en televidaj produktaĵoj.

Famon li akiris per sia rolo de la kapitano Wolf Larsen en filmigo de la romano The Sea Wolf de Jack London. Neforgesebla estas la sceno, kiam li montris sian fortecon dispremante per unu mano krudan terpomon.

Post tiu ĉi sukceso lia kariero stagnis. En la sekvaj jaroj li aperis en pluraj aventuraj filmoj, kiuj plejparte ne estas altkvalitaj.

Dum siaj lastaj vivojaroj li suferis de la Parkinsona malsano. Li mortis en Marktoberdorf, Bavario; onidire li finis sian vivon per suicido.

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Der Seewolf (1971)
  • Der Schrei der schwarzen Wölfe (1972)
  • Götz von Berlichingen mit der eisernen Hand (1979)
  • Warum die UFOs unseren Salat klauen (1979)
  • S.A.S. Malko (1983)
  • Thunder (1983)