Rainer Kirsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rainer Kirsch
Sarah kaj Rainer Kirsch (meze), Berlino 1964, dum literaturfestivalo
Sarah kaj Rainer Kirsch (meze), Berlino 1964, dum literaturfestivalo
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1934 (1934-06-17)
en Döbeln
Morto 4-an de septembro 2015 (2015-09-04) (81-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato JenaUniversitato de LepsikoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd
Partio Socialista Unueca Partio de Germanio vd
Familio
Edz(in)o Sarah Kirsch vd
Profesio
Okupo tradukistoverkisto • poeto • scenaristo vd
Laborkampo germanlingva literaturotraduko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rainer KIRSCH (naskiĝinta la 17-an de julio 1934 en Döbeln, mortinta la 4-an de septembro 2015 en Berlino[1] estis germana lirikisto kaj prezidanto de porverkista ligo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de instruisto studis inter 1953-57 historion kaj filozofion en Halle (Saale) kaj Jena sed forpelitis el la altlernejo danke al kaŝpolicaj esploroj Stasi akuzantaj lin partopreni danĝeran grupon nome "Jenaer Philosophische Studentengesellschaft". Kirsch okupiĝis ene de ĝi tiu pri studoj pri Ernst Bloch. Kirsch intermite ankaŭ malmembrigis de la partio SED kaj ricevis la "ŝancon pliboniĝi" perlaborante en presejo, kemia fabriko kaj agrikultura entrepreno.

Ekde 1960 li estis liberprofesiulo. Liaj unuaj poemoj aperis en antologioj kaj gazetoj. En 1962 li rifuzis eklabori por la kaŝpolico Stasi, kio igis la komunistojn observi lin daŭre ene de la cirkloj "Atelierkreis" (ekde 1973) kaj "Lyrik" (1978-82)

Inter 1963-65 li studis ĉe la literaturinstituto "Johannes R. Becher" en Lepsiko sen voli esti diplomita. Mallongan tempon li estis la edzo de la artistino Sarah Kirsch.

La unua poeziaĵvolumo »Gespräch mit dem Saŭrier« (kun Sarah K.; Erich-Weinert-medalo) estis pubikigita en 1965. En 1966 li atakitis en la kadro de la t.n. Forum-prilirikaĵdebato. En 1972 li tradukis »Schwitzbad« de Vladimir Majakovski. En 1973 SED nuligis lian membrecon pro la komedio »Heinrich Schlaghands Höllenfahrt«.

En 1975 Kirsch iĝis membro de la orientgermana PEN-klubo. En 1978 aperis denove poemoj en »Auszug das Fürchten zu Lernen« (en Hamburgo). Ne antaŭ 1980 eblis al la orientgermanoj legi novan poemvolumon titolitan »Ausflug machen«. En 1983 oni aljuĝis al li la Franz-Carl-Weiskopf-premion. Li tradukis ne malmulton el la rusa lingvo (Anna Achmatowa, Sergej A. Jessenin, Ossip Mandelstam), la angla lingvo (Percy B. Shelley, John Keats), la itala lingvo (Francesco Petrarca) kaj el la kartvela lingvo.

Eseoj pri poeziteorioj (»Das Wort u. seine Strahlung«. 1976; »Amt des Dichters«. 1979; »Ordnung im Spiegel«. 1985) ankaŭ menciindas kiel liaj porinfanaĵoj (»Es war ein Hahn«. 1975; »Vom Räuberchen, dem Rock und dem Ziegenbock«. 1978; »Der Storch Langbein«. 1986). Li verkis ankaŭ tekstojn por teatroj kaj operoj (»Das Feuerzeug«. »Märchenkomödie«, 1975; »Das Land Bum-Bum«. Opero, 1980, muziko far Georg Katzer) kaj verkis portretojn (»Kopien nach Originalen«. 1974)

Post 1989[redakti | redakti fonton]

De marto ĝis decembro 1990 li iĝis kiel posteulo de Hermann Kant prezidanto de la Porverkista ligo de GDR (Deutscher Schriftstellerverband). Li ankaŭ iĝis membro de akademioj:

  • 1990: membreco ĉe Akademie der Künste
  • 1993:membreco ĉe Akademie der Künste Berlin-Brandenburg
  • 1999 membreco ĉe Sächsische Akademie

Verkoj kromaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Sauna oder die fernherwirkende Trübung. Erzählungen. Rostock 1987
  • Kunst in der Mark Brandenb. Gedichte. Rostock 1988
  • Die Talare der Gottesgelehrten. Kleine Schriften. Halle 1999

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bock, H.-M.: R. K. In: Krit. Lexikon zur dt.-spr. Gegenwartslit. München 1978 ff.
  • Berendse, G.-J.: Die sächs. Dichterschule. Frankfurt (Main) 1990

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]