Saltu al enhavo

Raising Arizona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raising Arizona
filmo
Originala titolo Raising Arizona
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 6 mar. 1987
Ĝenro komedia filmo, agfilmo, krimfilmo
Kameraado Barry Sonnenfeld
Reĝisoro(j) Joel Coen • Ethan Coen
Produktisto(j) Joel Coen • Ethan Coen
Scenaro Joel Coen • Ethan Coen
Filmita en Arizono
Loko de rakonto Arizono
Muziko de Carter Burwell
Rolantoj Holly Hunter • Trey Wilson • John Goodman • William Forsythe • Sam McMurray • Frances McDormand • Randall Cobb • Nicolas Cage • M. Emmet Walsh • Warren Keith
IMDb
vdr

Raising Arizona estas usona krimkomedia filmo de 1987 verkita, reĝisorita kaj produktorita de Joel kaj Ethan Coen. En ĝi stelulas Nicolas Cage kiel H.I. "Hi" McDunnough, eks-malliberulo, kaj Holly Hunter kiel Edwina "Ed" McDunnough, iama policoficiro kaj lia edzino. Aliaj geaktoroj estis Trey Wilson, William Forsythe, John Goodman, Frances McDormand, Sam McMurray kaj Randall "Tex" Cobb.

La fratoj Coen eklaboris por la filmo kun la intenco fari filmon tre diferencan el sia antaŭa filmo, la trilera Blood Simple, per pli malpeza humorsenco kaj pli rapida ritmo.[1] Raising Arizona ricevis diversajn rezencojn je sia publikigo. Kelkaj kritikis ĝin kiel tro mem-konscia, manierema kaj neklara ĉu temas pri fantasto aŭ realismo. Aliaj kritikistoj laŭdis la filmon pro sia originaleco.[2]

La filmon oni rangigis la 31a en la listo de la American Film Institute nome 100 Years...100 Laughs kaj la 45a en la listo de la televidkanalo Bravo nome "100 Funniest Movies". Raising Arizona estis publikigita en Usono la 13an de Marto, 1987.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ŝtelisto H.I. McDonnough (Cage) kaj policanino Edwina (Hunter) enamiĝas kaj McDonnough promesas fariĝi bonulo. La paro translokiĝas al izola domo en la dezerto de Arizono. Poste ili ekkonas, ke Edwina estas nefekunda kaj krome oni malakceptas iliajn adoptopetojn (pro la krimhistorio de H.I.) decidas ŝteli unu de la kvinnaskitoj de la magnato Nathan Arizona. Finfine, ili ŝtelas la bebon (eble Nathan Jr. kvankam tio neniam klaras) kun libro pri bebozorgado.

Eks-malliberuloj amikoj de H.I., nome Gale Snoats (John Goodman) kaj Evelle Snoats (William Forsythe), fuĝas el karcero kaj vizitas la geedzojn. Ed petas al H.I. ke liaj amikoj foriru, sed li konvinkas ŝin akcepti lin dum paro de tagoj, sed ili devos foriri poste, ĉar lia ĉefo kaj lia edzino venos koni la bebon.

Kiam la ĉefo de H.I., Glen (Sam McMurray) kaj lia edzino, Dot (Frances McDormand) vizitas la paron, Glen miskomprenas komenton de H.I. kaj sugestas edzininterŝanĝon ĉar li kaj Dot estas edzininterŝanĝemuloj. H.I. sentas sin ofendita kaj nazfrapas Glen, kiu tuj maldungas lin; tiukadre Ed ĝeniĝas, ĉar ili nun devas esti pli responsaj.

La polico esploras la ŝteladon de la bebo kaj eĉ ĵurnalistoj arigas ĉe la domo de Arizono. La ofendita Glen revenas tien por ĉantaĝi H.I. kondiĉe al la ricevo de la bebo. Dum H.I. kaj Glen diskutas, Gale kaj Evelle ekkonas, ke la bebo de ilia amiko estas reale filo de la riĉa entreprenisto kaj decidas ŝteli ĝin. Per la mono de la elaĉeto kaj la akiro de la ŝtelo de la rura banko ili povos retiriĝi. La ŝtelo de Nathan Jr. kortuŝas Ed, kiu proponas al H.I. divorci, ĉar ili ne estas responsaj por bonfari unu al alia.

Aperas Leonard Smalls, rekompencisto, kiu same deziras akiri la bebon. H.I. suferas forbatadon, sed venkas, kaj H.I. kaj Ed decidas redoni la bebon Nathan al liaj gepatroj. Dume Nathan Arizona Sr. trovas ilin, sed pardonas kaj konsilas ilin ne separiĝi. Tiun nokton, H.I. dormas ĉe Ed kaj rakontas sonĝon pri la konkludo de la historio de kelkaj roluloj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Nicolas Cage kiel Herbert I. (H.I.) "Hi" McDunnough
  • Holly Hunter kiel Edwina "Ed" McDunnough
  • Trey Wilson kiel Nathan Arizona, Sr.
  • John Goodman kiel Gale Snoats
  • William Forsythe kiel Evelle Snoats
  • Sam McMurray kiel Glen
  • Frances McDormand kiel Dot
  • Randall "Tex" Cobb kiel Leonard Smalls
  • T.J. Kuhn, Jr. kiel Nathan Junior

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Chapman King, Lynnea. (2014) The Coen Brothers Encyclopedia. Rowman & Littlefield. ISBN 978-0810885769.
  2. Adams, Jeffrey. (2015) The Cinema of the Coen Brothers: Hard Boiled Entertainments. New York City: Columbia University Press, p. 32–33. ISBN 978-0231174619.