Rajdantoj de la Apokalipso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kvar Rajdantoj de l' Apokalipso, de Viktor Vasnecov (1887).

La Kvar Rajdantoj de l' Apokalipso estas la kvar kavaliroj priskribitaj en la unua parto de la sesa ĉapitro de Apokalipso. La ĉapitro parolas pri pergameno en la dekstra mano de Dio fermita per sep sigeloj, en tiu sceno Jesuo Kristo malfermas la unuajn kvar sigelojn, liberigante ĉi tiujn rajdantojn kun ĉevaloj blanka, ruĝa, nigra kaj flaveca. Laŭ la ekzegezo ili estas bildigo kaj alegorioj pri la venko aŭ konkero aŭ nigra morto, la milito, la malsato kaj la morto, respektive, kvankam nur ĉi lasta ricevas tiun nomon.

Kvankam la rajdantoj aperas tre mallonge en la libro, ili iĝis gravaj pro la kvanto de artaj reprezentaĵoj kaj pro la influo kiun ili havis en la okcidenta kulturo.