Rajto je vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rajto je vivo (vivorajto) estas la rajto kiu agnoskas ajnan personon pro la simpla fakto esti viva, kaj kiu protektas tiun kontraŭ la senigo aŭ aliaj gravaj formoj de atenco kontraŭ ties vivo fare de aliaj personoj aŭ institucioj, ĉu registaraj aŭ neregistaraj. Eblas kompreni fundamentadon de la vivorajto el diversaj fokusoj (el filozofio, antropologio, sociologio, etiko, biologio ktp.); el la vidpunkto de juro, temas pri fundamenta rajto: nome la unua el ĉiuj aliaj, ĉar oni konsideras la vivan personon kiel generanto de ajna alia ebla rajto. Tiukadre, ĝi estis klare registrita en la fundamentaj internaciaj traktatoj, speciale en tiuj pri la Homaj Rajtoj,[1] kaj en multaj landaj leĝaroj de diversaj ŝtatoj de la mondo.

La vivorajto ne nur protektas la personojn kontraŭ la morto (kiel malo de la vivo), sed ankaŭ kontraŭ ajna formo de malbontraktado aŭ violento kiu farus ties vivon nedeca. Tiel, atencas kontraŭ la vivo, la genocido (ekstermo de homa grupo pro nacieco, religio, raso aŭ etno), la terorismo, la torturo, la forkapto aŭ perforta malaperigo de personoj (ŝtata terorismo), la sklaveco kaj la malbontraktado.[2]

Tamen iras kontraŭ la vivorajto aktualaj realoj kiel la mortopuno, la militoj ktp., spite ties kongruon kun la enlanda koncerna juro. Multe pli komplikaj aferoj estas la eŭtanazio, la aborto ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Derecho a la vida». Enciclopedia jurídica. Konsultita la 7an de aŭgusto 2020.
  2. Derecho a la vida Konsultita la 7an de aŭgusto 2020.