Raketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri flugmaŝino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon raketo (apartigilo).
La ekflugo de Apollo 11, raketo de tipo Saturn-5 kaj la unua kosmoŝipo kiu surteriĝis la lunon.

Raketo (vorto derivita de la itala vorto rocchetta, "eta fuzeo") estas misilo, kosmoŝipo, flugaparato, aŭ alia veturilo kiu gajnas malantaŭenpuŝo de raketomotoro.

Funkcio[redakti | redakti fonton]

La Raketomotoro[redakti | redakti fonton]

La plej komuna tipo de raketomotoro estas la kemia raketomotoro, kiu funkcias per bruligi brulaĵon kaj oksigenaĵo kaj tuj poste ĵeti ellasilon en la malan direkton de flugo. Tial raketo gajnas malantaŭenpuŝon laŭ la tria leĝo de movo de Neŭtono. Se la forto de propulso afektanta raketon superas la forton de gravito (pli simple konas kiel la pezo) ankaŭ afektanta ĝin, la raketo flugos. Raketoj povas esti tre potencaj kaj kapablaj atingi ekstreme grandajn rapidojn. La ĉefa diferenco inter raketoj kaj aeroplanoj estas la fakto ke raketoj portas sian propran oksigenaĵon kaj tial ili ne bezonas uzi aeron de la atmosfero por bruligi brulaĵon kaj krei propulson. Tio ĉi signifas ke raketoj povas funkcii en la kosmo, kie ne estas atmosfero. Tial ĉiuj kosmoŝipoj uzas ian raketomotoron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Reprizento de ĉinaj raketaj sagoj de la 11-a jarcento.

Origino[redakti | redakti fonton]

La malkovro de nigra pulvo eblis la kreadon de raketa teknologio. Ĉi tiu malkovro verŝajne okazis iam dum la oka jarcento kiam ĉinaj alkemiistoj miksis salpetron, karbonon, kaj sulfuron dum iliaj multaj provoj por fabriki eliksiron de senmorteco. Tre malfacilas por precize determini la unua ekzemplo de raketo el la tutaĵo de historio, sed iom de la plej fruaj atestitaj raketoj estis uzataj kiel fajraj sagoj kaj fajraĵoj. Ĉi tiuj uzoj de raketoj ŝajnas komenci ĉirkaŭ la malfrua naŭa jarcento en Ĉinio, kaj fruaj raketoj daŭre pliboniĝis ĉefe por sia milita uzo. La unua historia rekordo de plurafaza raketo estis rakontita per la ĉina artileriano Jiao Yu dum la meza de la 14-a jarcento. Li priskribis raketon nomiĝitan "fajrodrako venanta el la akvo" ĉar la ĉina mararmeo ĉefe uzis ĝin.