Ralio Dakaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vojdirekto de ralio en 2006.

Ralio Parizo-Dakaro aŭ alivorte Dakara ralio kaj mallongigite sole Dakaro estas profesia konkurso de ajngrundaj aŭtomobiloj okazanta unufoje dum jaro ĉiam komence de la jaro. La konkurso estas sponsorita de kompanio Total S.A. kaj organizita de Amaury Sport Organisation. La konkurson povas partopreni konkursantoj kiel el vicoj de profesiuloj, tiel ankaŭ el vicoj de amatoroj, kiuj kutime kreas ĉirkaŭ 80 % da partoprenintoj.

Eĉ kiam oficiala nomo sonas ralio, temas prefere pri persistema konkurso en tereno, kie oni pli uzas reguligitajn ajngrundajn aŭtomobilojn ol klasikaj ŝoseaj aŭtomobiloj uzataj de ralioj. Plimulto de konkursaj vojoj (etapo aŭ specialo) estas en tereno, traveturado de dunoj, koto, herbejoj, rokoj kaj pluaj. La longecoj de etapoj moviĝas de kelke da kilometroj ĝis centoj da kilometroj ĉiutage.

Historio

Dezerto Saharo: murda kombino de sekeco, varmeco kaj polva sablo.

La konkurso estis fondita en la jaro 1978 unu jaron post tio, kiam en la dezerto perdiĝis konkursanto Thierry Sabine, kiu diris por si, ke tio povus esti bona loko por regula ralio. Origine la konkurso gvidis el Parizo en Francio ĝis Dakaro en Senegalo kun interrompo dum transporto trans Mediteraneo. Sed la politika situacio kaj pluaj faktoroj kaŭzis, ke la vojdirekto inkluzive de starto kaj celo ŝanĝiĝis. La unuajn raliojn oni veturis tra Alĝero. La hodiaŭaj ralioj kondukas tra Maroko, Okcidenta Saharo kaj sur paŝtejoj kaj dezertoj en Maŭritanio. La etapoj kondukantaj tra Atar kaj tra sablaj dunoj kaj kanjonoj en maŭritana regiono Adrar estas plej multe aventuremaj el ĉiuj konkursoj de ajngrundaj aŭtomobiloj.

La lasta vojdirekto el Parizo ĝis Dakaro estis organizita en la jaro 1994. Tio estis ankaŭ unuafoje kaj lastfoje, kiam ĝi kondukis el Parizo ĝis Dakaro kaj reen. Dank‘ al komplezemo de urbestro de Parizo la celo estis transŝovita el Champs-Élysées ĝis Euro Disney. Tio ankaŭ kaŭzis, ke organizintoj planis en la sekvantaj jaroj la raliojn en diversajn lokojn sekve:

Hubert Auriol gajnis en la jaro 1992 Dakaron en kategorio de aŭtomobiloj post antaŭa gajno en konkurso de kategorio de motorcikloj kaj li fariĝis unua ŝoforo, kiu gajnis la konkurson sur du kaj kvar radoj. Unu el la plej sukcesaj konkursantoj en kategorio de kamionoj fariĝis Karel Loprais, kiun oni dank‘ al liaj 6 ora, 4 arĝentaj kaj unu bronza medalo kromnomas Monsieur Dakaro.

Veturiloj kaj kategorioj

Konkursa aŭtomobilo de kategorio de ajngrundaj aŭtomobiloj Nissan Navara.
Rusa unuo en kategorio de kamionoj – Kamaz.
Konkursa aŭtomobilo de kategorio de kamionoj de marko Renault.
Kamiono Mercedes-Benz Unimog u500 en ralio en la jaro 2006.

Tri bazaj konkursaj kategorioj de Dakara ralio estas motorcikloj, aŭtomobiloj (en amplekso ekde leĝeraj veturiloj ĝis malgrandaj ŝarĝaŭtomobiloj) kaj grandaj ŝarĝaŭtomobiloj. Kvanto da produktantoj de aŭtomobiloj eluzas krudajn medion de la ralio kiel testema areo por testi siajn veturiloj kaj ankaŭ por demonstri ties rezistemon kaj fidindecon, eĉ kiam ili estas pli multe tre reguligitaj. Origine en la ralio dominis eŭropaj utilaŭtomobiloj kiel estas Land Rover, Range Rover, Mercedes-Benz Geländewagen, Pinzgauer kaj japanaj Toyota Land Cruiser. Ceteraj produktantoj alpaŝis kun malfacile reguligitaj aŭtomobiloj, kiel estas Rolls Royce, Citroën kaj eĉ ankaŭ Porsche. Ekzemple en la jaro 2002 kategorio de aŭtomobiloj enhavis aŭtomobilojn de markoj Mitsubishi (Pajero/Montero), Nissan kaj Hyundai. Mercedes, Range Rover kaj sporte reguligita BMW ankaŭ partoprenis, sed ili ne aperis sur gvidantaj postenoj. Jean-Louis Schlesser konstruis por la konkurso vicon de propraj leĝeraj veturiloj (angle buggy) kaj kelkfoje li gajnis per ili la konkurson.

Ŝarĝaŭtomobiloj (T4 Kamionoj aŭ Ŝarĝaj) enhavas produkatantojn Tatra, Kamaz, MAN, DAF a Mercedes-Benz Unimog. En 1980 forta rivaleco inter DAF kaj la gidanta Mercedes komencis konstruadon de aŭtomobiloj kun du motoroj kaj pli ol 1000 ph (750 kW). Pli malfrue plialtigis nivelon de la konkurso aŭtomobiloj Tatra, Perlini kaj Kamaz.

KTM estas la plej populara kaj samtempe gvidanta motorciklo. Nuntempe Volkswagen, Mitsubishi kaj Nissan estas ĉefaj rivaloj en la kategorio de aŭtomobiloj kaj en la kategorio de motorcikloj tio estas Yamaha Motor Corporation a KTM. Post la jaro 2000 estis renovigita konkursado en la kategorio de kamionoj inter produktantoj DAF, Tatra, Mercedes-Benz kaj Kamaz.

Sponsoroj

Akcidentoj

En la jaro 1982 filo de brita premierino Margaret Thatcher komune kun lia franca kunkonkursanto Charlotte Verney kaj ilia mekanikisto perdiĝis kaj ili estis ses tagojn serĉataj. La 9-an de januaro la trio apartiĝis de konvojo de veturiloj haltinte por fari riparon de difektita ŝoforstango. La 12-an de januaro ili estis proklamitaj kiel perditaj. Post ampleksa esplorserĉado per serĉaviadilo C130 Hercules de alĝeria armeo estis ekvidita ilia blanka Peugeot 504 proksimume 50 km de la vojdirekto. Tchatcher, Verney kaj la mekanikisto estis ĉiuj nevunditaj.

La 14-an de januaro 1986 mortis la organizanto kaj fondinto de la ralio Thierry Sabine kaj franca kantisto Daniel Balavoine post morta kraŝo de helikoptero.

Dum la konkurso en la jaro 1988 estis mortigitaj ses homoj. Tri partoprenantoj de la konkurso kaj tri hejmaj loĝantoj. Dum unu akcidento estis mortigita malia knabino, Baye Sibi, kun kiu kunpuŝiĝis unu el konkursantoj, dume ŝi transiris trans la vojo. Veturilo de filma stabo mortigis patrinon kun la filino en Maŭritanio la lastan tagon de la konkurso. Partoprenantoj de konkurso dana navigaciisto el teamo de DAF Trucks, sendependa franca ŝoforo kaj franca motorciklisto mortis dum tri aliaj akcidentoj. Oni riproĉis ankaŭ al konkursantoj, ke ili eksplodigis incendion, kiu kaŭzis panikon en trajno veturanta inter Dakaro kaj Bamako, kie estis mortigitaj pli da homoj.

Lunde la 10-an de januaro 2005 mortis en hispana malsanulejo hispana motorciklisto José Manuel Pérez post akcidento, kiu okazis unu semajno antaŭ la 7-a etapo. Itala motorciklisto Fabricio Meoni, duobla venkinto de la konkurso, fariĝis la dua ŝoforo de Dakara ralio, kiu mortis dum du tagoj, sekvante Pérezon la 11-an de januaro en la 11-a etapo. Meoni estis la 11-a motorciklisto kaj la 45-a konkursinto, kiuj mortis en la tuta historio de la konkurso. La 13-an de januaro estis forpuŝita kvinjara senegala knabino sub radojn de ripareja veturilo dum veturado sur ĉefa ŝoseo, kio sume plialtigis nombron de mortintoj je 5. Multe da aliaj afrikaj nepartoprenantoj diris, ke ili estis mortigitaj pro Dakara ralio, sed ne rekte per konkursantoj.

La 9-an de januaro 2006 mortis 41-jara aŭstrala ŝoforo de motorciklo de KTM Andy Caldecott sur 250 km dum enveturo en la 9-an etapon inter Nouakchott kaj Kiffa, kiu dum la akcidento rompis al si la nukon. Tio estis lia tria partopreno en la konkurso. Li gajnis la trian etapon en la jaro 2006 inter Nador kaj Er Rachidi sole kelke da tagoj antaŭ sia morto. La 13-an de januaro mortis dekjara knabo, kiu estis forpuŝita de preterveturanta veturilo de latvo Maris Saukans dum transirado de la veturvojo, dum la 14-a de januaro estis mortigita dekdujara knabo per preterveturanta subtenanta veturilo.

Kritiko

La konkurso fariĝis objekto de kritiko pro kelkaj motivoj, celitaj ĉefe al falo de la konkursoj je loĝantoj de landoj, tra kiuj la konkursoj kondukis. La ralio estas kritikata pro tio, ke ĝi kondukas tra disputeblaj, neloĝataj teritorioj de okcidenta Saharo sen formala intertraktado kun movado Polisario, kiu per decido reprezentas la loĝantojn de Sahrawi. Post la konkurso komencis demandoj rilate al formala permeso de movado Polisario, sed ekde la jaro 2000 ili celas al tio, ke tio ne devus esti problemo.

Post la konkurso en la jaro 1988, kiam estis mortigitaj tri afrikaj loĝantoj, PANA, presagentejo kun bazo en Dakaro, skribis, ke tiuj ĉi mortoj estis "sensignifaj por la okazo de la konkurso". Vatikana ĵurnalo L'Osservatore Romano nomis la konkurson "Vulgara trarigardo de forto kaj riĉeco en lokoj, kie oni mortas senĉese pro malsato kaj soifo". Dum la jaro 2002 sur starto en franca Arras protestis franca Partio de Verduloj per proklamo kaj ili markis la konkurson kiel "Koloniismo, kiu estas elradikigenda".

Kelkaj lokaj loĝantoj preter la vojdirekto de la konkurso notis, ke ili vidas limigitajn eblecojn de akiro el la konkurso. Ke la partoprenantoj de la konkurso elspezos ian monon por varo kaj servoj en lokaj loĝigitaj kapacitoj, kiujn ili povas proponi. La konkursantoj kreas grandegajn kvantojn de polvo sur la vojdirektoj kaj ili estas kulpigataj pro tio, ke ili forpuŝas kaj mortigas brutaron, kaj plie ankaŭ pro mortigado de homoj.

Listo de venkintoj

Jaro 2-spuraj 1-spuraj Kamionoj Vojdirekto
Ŝoforo Dua ŝoforo Nacieco Produktanto Ŝoforo Nacieco Produktanto Ŝoforo Nacieco Produktanto
2010 Sainz Cruz Hispanio Volkswagen Despres Francio KTM Tchaguine Rusio Kamaz Bonaero - Valparaiso - Bonaero
2009 De Villiers Von Zitzewitz Sud-Afriko Volkswagen Coma Hispanio KTM Kabirov Rusio Kamaz Bonaero - Valparaiso - Bonaero
2008 --- --- --- --- --- --- --- --- --- --- ---
2007 Peterhansel Cottret Francio Mitsubishi Despres Francio KTM Stacey Nederlando MAN Lisbono - Dakaro
2006 Alphand Picard Francio Mitsubishi Coma Hispanio KTM Tchaguine Rusio Kamaz Lisbono - Dakaro
2005 Peterhansel Cottret Francio Mitsubishi Despres Francio KTM Kabirov Rusio Kamaz Barcelona - Dakaro
2004 Peterhansel Cottret Francio Mitsubishi Roma Hispanio KTM Tchaguine Rusio Kamaz Clermont-Ferrand - Dakaro
2003 Masuoka Schulz Japanio Mitsubishi Sainct Francio KTM Kabirov Rusio Kamaz Marseille - Sharm el Sheikh
2002 Masuoka Maimon Japanio Mitsubishi Meoni Italio KTM Tchaguine Rusio Kamaz Arras - Madrid - Dakaro
2001 Kleinschmidt Schulz Germanio Mitsubishi Meoni Italio KTM Loprais Ĉeĥa respubliko Tatra Parizo - Dakaro
2000 Schlesser Magne Francio Schlesser-Renault Sainct Francio BMW Tchaguine Rusio Kamaz Parizo - Dakaro - Kairo
1999 Schlesser Monnet Francio Schlesser-Renault Sainct Francio BMW Loprais Ĉeĥa respubliko Tatra Granada - Dakaro
1998 Fontenay Picard Francio Mitsubishi Peterhansel Francio Yamaha Loprais Ĉeĥa respubliko Tatra Parizo - Granada - Dakaro
1997 Shinozuka Magne Japanio Mitsubishi Peterhansel Francio Yamaha Peter Reif Rakousko Hino Dakaro - Agades - Dakaro
1996 Lartigue Perin Francio Citroën Orioli Italio Yamaha Moskovskich Rusio Kamaz Granada - Dakaro
1995 Lartigue Perin Francio Citroën Peterhansel Francio Yamaha Loprais Ĉeĥa respubliko Tatra Granada - Dakaro
1994 Lartigue Perin Francio Citroën Orioli Italio Cagiva Loprais Ĉeĥa respubliko Tatra Paris - Dakaro - Paris
1993 Saby Seriyes Francio Mitsubishi Peterhansel Francio Yamaha Perlini   Perlini Parizo - Dakaro
1992 Auriol Monnet Francio Mitsubishi Peterhansel Francio Yamaha Perlini Italio Perlini Parizo - Sirte - Kaburbo
1991 Vatanen Berglund Finnlando Citroën Peterhansel Francio Yamaha Houssat France Perlini Parizo - Tripolis - Dakaro
1990 Vatanen Berglund Finnlando Peugeot Orioli Italio Cagiva Villa   Perlini Parizo - Tripolis - Dakaro
1989 Vatanen Berglund Finnlando Peugeot Lalay Francio Honda       Parizo - Tunizo - Dakaro
1988 Kankkunen Piironen Finnlando Peugeot Orioli Italio Honda Loprais Ĉeĥoslovakio Tatra Parizo - Alĝero - Dakaro
1987 Vatanen Giroŭ Finnlando Peugeot Neveu Francio Honda de Rooy Nizozemsko DAF Parizo - Alĝero - Dakaro
1986 Metge Lemoyne Francio Porsche Neveu Francio Honda Vismara Italio Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1985 Zaniroli Da Silva Francio Mitsubishi Rahier Belgio BMW Capito Německo Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1984 Metge Lemoyne Francio Porsche Rahier Belgio BMW Laleu Francio Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1983 Ickx Brasseur Belgio Mercedes Auriol Francio BMW Groine Francio Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1982 Marreau Marreau Francio Renault Neveu Francio Honda Groine Francio Mercedes-Benz Parizo - Alĝero - Dakaro
1981 Metge Giroŭ Francio Land Rover Auriol Francio BMW       Parizo - Dakaro
1980 Kottulinsky Luffelman Svedio Volkswagen Neveu Francio Yamaha Ataquat Alĝerio Sonacome Parizo - Dakaro
1979 Genestier Terbiaut Francio Land Rover Neveu Francio Yamaha       Parizo - Dakaro