Ralph Crowley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ralph Crowley
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1869 (1869-02-11)
Morto 25-an de septembro 1953 (1953-09-25) (84-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ralph Henry CROWLEY [ralf henri kroŭli] (naskita la 11-an de februaro 1869 en Croydon, Surrey; mortinta la 25-an de septembro 1953 en Tewin, Hertfordshire) estis angla esperantisto kaj kuracisto.

Li lernis en gimnazio (Grammar School) en Brajtono kaj en Oliver's Mount School en Scarborough. Poste li studis medicinon en St Barholomew's Hospital en Londono. En 1895 li doktoriĝis. Unue li laboris kiel kuracisto en Londono, poste li fariĝis la medicina oficisto por la lernejoj de Bradford. En 1909 li eklaboris en la ministerio pri instruado; de 1924 ĝis pensiiĝo en 1933 li estis ties medicina ĉefoficisto. Tie li esploris precipe la problemojn de handikapitaj lernantoj.

Ralph Crowley estis dumviva membro kaj vicdelegito de UEA.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Obituary, en: British Medical Journal 1953, paĝo 833.