Ralph Eliott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ralph Eliot)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ralph Eliott
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1878 (1878-11-30)
en Plymouth
Morto 28-an de marto 1926 (1926-03-28) (47-jaraĝa)
en Laŭzano
Lingvoj anglaEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistoadvokato
vdr

Ralph ELIOTT - prononco laŭ sistemo IFA [ɹˈælf ˈɛlɪət] - estis angla esperantisto kaj solicitoro, do advokato, kiu naskiĝis la 12-an de aprilo 1879 en Plymouth kaj en la aĝo de nur 46 aroj mortis la 28-an de marto 1926 en Lausanne (Lozano, Svislando). En 1916-19 li dum la Unua Mondmilito en Francio estis la kasisto de la usona Kvakera Komitato por helpo al la Militviktimoj, kiu formale nur iĝis organizaĵo en 1917 (kaj ekzakte 30 jarojn poste, en 1947, honoriĝis per la Nobel-premio pri paco). Post tio li vivis en Yelverton, Devon, kaj estis delegito de UEA en Plymouth. Ekde 1921 li estis prezidanto de la Esperanto-grupo en Plymouthtiujare li iĝis la unua prezidanto de Kvakera Esperanto-Societo (The Friends' Esperanto Society), organizo de kvakeraj esperantistoj. Li tradukis al Esperanto interalie el la germana la poemon Ribbek de Ribbek, el Havellando de Theodor Fontane (kun Henry van Etten, en: The British Esperantist 15 (1919), paĝo 22), kaj al la angla precipe en 1931 la libron Vivo de Zamenhof de Edmond Privat.

La Enciklopedio de Esperanto de 1934 cetere pro tajperaro nomis lin "Ralph Eliot" kun nur unu "t", sed liaj publikaĵoj kaj ankaŭ informoj en bibliotekoj, ekzemple la reta datumbazo "worldcat" ĉiuj konfirmas la nomon "Ralph Eliott" kun duobla konsonanto fine de la familia nomo.