Ralph Marvin Steinman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ralph Marvin Steinman
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1943 (1943-01-14)
en Montrealo
Morto 30-an de septembro 2011 (2011-09-30) (68-jara)
en Manhatano
Mortokialo pankreata karcinomo
Loĝloko Novjorko
Ŝtataneco Kanado
Alma mater Harvard Medical School • Universitato McGillUniversitato HarvardUniversitato Rockefeller
Profesio
Profesio biologo • imunologo • kuracisto • scienca esploristo • profesoro
v  d  r
Information icon.svg

Ralph Marvin Steinman (naskiĝis la 14-an de januaro 1943, en Montrealo, Kebekio, mortis la 30-an de septembro 2011, en Novjorko) estis kanada biologo. La 3-an de oktobro 2011 li estis honorigita per duono de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj, dum la sciencaj kolegoj Bruce Beutler kaj Jules Hoffmann ricevis la alian duonon pro sia esplorado de la Toll-similaj ricevantoj. La nomon "dendrita ĉelo" li mem instigis en 1973 estante juna ĵus doktoriĝinta esploristo en la Rockfeller-Universitato de Novjorko, kie li plulaboris dum la tuta posta profesia kariero.

La komitato de la Nobel-premio la 3-an de oktobro 2011 anoncis ke li ricevas duonon de la tiu-jara Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino. Tamen, ĝis tiam la komitato ne konsciis ke li mortis tri tagojn antaŭe. Principe laŭ la reguloj ne eblus atribui la premion postmorte, sed ĉar la morto antaŭe ne estis konata al la komitato ĝi tamen lasis la atribuon.