Ralph Waldo Emerson

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ralph Waldo EMERSON [ralf ŬOLdo EMersan] (naskiĝis la 25-an de majo, 1803, mortis la 27-an de aprilo, 1882) estis populara anglalingva eseisto kaj poeto kaj unu el la plej influaj verkistoj kaj pensistoj de Usono.

Vivo

Emerson naskiĝis en Bostono, Masaĉuseco. Lia patro estis unitarisma pastro, kaj Emerson ankaŭ fariĝis unitarisma pastro, sed tamen fine forlasis tion doktrinon kaj kreis kaj esprimis la filozofion de Transcendismo en sia 1836 eseo "Nature" (Naturo).

Dum 1810, kiam Emerson havis ok jarojn, lia patro mortis. Lia patro plendis ke Emerson ne povis legi sufiĉe bone kiam li havis 3 jarojn. Dum oktobro de 1817, kiam li havis 14 jarojn, Emerson ekstudis ĉe Universitato Harvard kaj elektiĝis kiel Unujarulo de la Prezidento. Pro tiu li ricevis senpagan loĝejon. Poste li gajnis stipendon, kaj por la resto de la necesita mono, li helpis studi kaj instruis dum la vintraj ferioj ĉe la lernejo de lia Onklo Ripley en Waltham, Masaĉuseco [ŬALtam].

Post lia diplomricevo ĉe Harvard, li helpis sian fraton en lernejo por junulinoj fondita en la domo de ilia patrino; kiam lia frato iris al Göttingen por studi teologion, Emerson lernejestriĝis. Dum la sekvantaj jaroj, Emerson gajnis monon tiel, fine teologistudentiĝis li mem, kaj li fariĝis unitarisma pastro. Disputo kontraŭ preĝejestroj pri la administrado de la Komunio rezegnigis lin. Ĉirkaŭ tiu tempo, lia juna edzino kaj unu vera amulo, S-ino Elena Louisa TUCKER, mortis dum februaro de 1831.

Dum 1832 kaj 1833 li rondiris Eŭropon, vojaĝo pri kiu li poste skribis en English Traits [Anglaj Trajtoj] (1856). Dum tiu vojaĝo, li renkontis William Wordsworth, Samuel Taylor Coleridge, John Stuart MILL, kaj Thomas Carlyle. Emerson kontinuis korespondi kun Carlyle ĝis ties morto en 1881.

Dum 1835, Emerson aĉetis domon sur la flanko de la Cambridge Turnpike, en Konkordo, Masaĉuseco. Li rapide fariĝis unu el la gvidantaj urbetanoj.

Dum 1836, Emerson kaj aliaj sampensaj intelektuloj fondis la gazeton The Dial kiu estis voĉilo por la transcendisma movado, sed la unua eldono ne aperis ĝis julio de 1840. Intertempe, Emerson publikigis sian unuan libron, Nature, dum septembro de 1836.

Frue dum 1842, lia unua filo, Waldo, mortis pro skarlatino. Emerson skribis pri sia malĝojo en du ĉefaj verkoj: la poemo "Threnody", kaj la eseo "Experience".

Emerson entombiĝis en Sleepy Hollow Cemetery en Konkordo.

Listo de verkoj

Kvankam li pli ĝenerale estas konsiderata kiel eseisto, Emerson skribis ankaŭ poezion. Liaj poemoj inkluzivas "Threnody", "Uriel", "Works and Days" [Laboroj kaj Tagoj], kaj la faman "Concord Hymn" [Himno de Konkordo].

Eksteraj ligiloj