Ramakriŝna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramakriŝna
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1836 (1836-02-18)
en Kamarpukur
Morto 16-an de aŭgusto 1886 (1886-08-16) (50-jaraĝa)
en Kolkato
Mortokialo laringa kancero
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Brita Hindio
Familio
Patro Khudiram Chattopadhyay
Patrino Chandramani Devi
Edz(in)o Sarada Devi
Okupo
Okupo filozofo
vdr

Ŝri Ramakriŝna (1836 - 1886) estis bengala mistikulo. Li loĝis ĉe templo de la diino Kálí, kie li estis pastro. Li praktikis metodojn de preĝo kaj medito el multaj tradicioj, kaj li instruis pri la unueco de religioj. Multaj hinduoj adoras Ramakriŝnan kiel dian enkorpiĝon.

Ŝri Ramakriŝna ne mem verkis librojn, sed post lia morto verkis disĉiploj pri lia vivo kaj liaj instruaĵoj.

Ŝri Ramakriŝna komparis la diferencojn inter religioj kun diferencoj inter lingvoj. Li parolis pri uzantoj de malsamaj lingvoj, kiuj trinkas akvon el la sama rivero, sed nomas la akvon per malsamaj vortoj. Ĝuste tiel, laŭ li, anoj de malsamaj religioj trovas la saman finfinan realecon, kvankam ili nomas ĝin malsame.[1]

M.K.Gandhi skribis ke la vivo de Ramakriŝna "povigas nin vizaĝ-al-vizaĝe vidi Dion."[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Gospel of Sri Ramakrishna, eldonita de Sri Ramakrishna Math, Mylapore, Ĉenajo, 1969 (angla versio de la bengala Sri-Sri-Ramakrisna-kathamrta de Mahendranath Gupta; tradukita kaj redaktita de Swami Nikhilananda) p 64.
  2. el la antaŭparolo skribita de M.K. Gandhi en 1924 por la Life of Sri Ramakrishna, eldonita de Advaita Ashrama, Kolkato, 1924, 1928. (Libro en la angla, bazita sur la bengala Sri-Sri-Ramakrisna-lilaprasanga de Swami Saradananda.)