Saltu al enhavo

Ramires Sciberras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ramires Sciberras
Persona informo
Naskiĝo en 2012
en Kamboĝo
Lingvoj anglamaltaitala
Etno kmera
Ŝtataneco Kamboĝo (2012–2012)
Malto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto, lernejano (pro la aĝo)
TTT
Retejo paĝo en la retejo Instagram
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ramires Sciberras estas malta infana kantisto. Li naskiĝis en 2012 en Kamboĝo, sed estis adoptita de malta duopo kiam li estis nur 4-monata.[1] Do nun li estas 14-jara. Interalie li en 2024 venkis la nacian Junularan Eŭrovido-Kantokonkurson en Malto, organizitan de la nacia publika televida korporacio Publika Dissenda Servo de Malto (RBS) kaj sekve partoprenis en la renoma internacia Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso 2024 novembre de tiu jaro en Madrido - tie li akiris al kvinan lokon per la kanzono "Stilla ċkejkna" ("eta stelo"), kantita en la malta - gazetaj raportoj elstarigis ke estis la unua fojo ke landa kontribuo en tiu kantokonkurso prezentiĝis nur en la malta lingvo, kiun tre malmultaj eŭropanoj komprenas ekster la insularo.[2][3] Kvankam en Malto la angla estas unu el la oficialaj lingvoj, la teamo rezistis la tenton enplekti anglajn vortojn en la kanzonon, por ŝajnigi la impreson esti pli internacia. La kanton aranĝis la kanzonkomponistoj Aleandro Spiteri Monseigneur, Lon Kirkop kaj Peter Borg.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]