Ramousies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ramousies
Mom ramousies.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Avesnes-sur-Helpe-Nord
INSEE kodo 59493 [+]
Poŝtkodo 59177
Kodo laŭ INSEE 59493
Politiko
Urbestro S-ro Rufin De Groote
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 245  (1999)
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 7′ N, 4° 2′ O50.1177777777784.0405555555556Koordinatoj: 50° 7′ N, 4° 2′ O
Alto 152 m - 221 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,6 km² (960 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ramousies en departemento Nord
Situo de Ramousies en Francio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Ramousies [+]
v  d  r
Information icon.svg

Ramousies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 245 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Ramousies.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ramousies estas vilaĝo, kiu troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe. Ĝi situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarberoj kaj etaj vilaĝoj. Ramousies etendiĝas sur 9,6 km².

La komunumo estas trafluata de la rivero Helpe Mineure, kaj troviĝas en la natura baseno de la rivero Escaut, sude de la heĝo de Avesnes (eble unu el la lastaj restaĵoj de prahistoria forsto en norda Francio).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ramousies estas agrikultura, paŝtaĵa komunumo, kies historio estas precipe ligita al la ekspluatado de la proksima forsteto. Ĝi estis en la 18-a jarcento etapo laŭlonge de la rivero Helpe Mineure, post la vilaĝoj Vaudrecy (hodiaŭa Flaumont-Waudrechies) kaj Sémeries (okcidente).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La ĥorejo de la preĝejo de Ramousies datiĝas de la 11-a jarcento.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Ramousies apartenas la kantono de Avesnes-sur-Helpe-Nord, kies ĉefurbo estas Avesnes-sur-Helpe. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Ramousies