Ramzan Kadirov
Ramzan Kadirov | |
![]() | |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: 5-a de aprilo 2007 | |
Naskiĝo | la 5-an de oktobro 1976 en Centoroj, Ĉeĉenio, Rusio |
---|---|
Politika partio | Unueca Rusio |
Okupo | Politikisto |
Religio | Islamo |
Subskribo | |
![]() | |
Ramzan Kadirov aŭ Ramzan Aĥmadoviĉ Kadirov (ruse Рамзан Ахматович Кадыров; naskiĝis la 5-an de oktobro 1976 en Centoroj, Ĉeĉenio) estas ĉefministro de Ĉeĉenio ekde la 4-a de marto 2006 kaj prezidento ekde la 2-a de marto 2007.
Dum la Unua ĉeĉena milito Ramzan batalis kontraŭ rusiaj trupoj kun sia patro, Aĥmat Kadirov. Pli poste sekvis sian patron, transirinte al la federacia flanko, zorgita de vastiĝanta vahabismo. Post la mortigo de Aĥmad Kadirov la sekvan tagon (la 10-an de marto 2004) li estis enpostenigita kiel unua vicpremiero de Ĉeĉenio. Ekde 2006 li estis la ĉefministro.
Interalie, Kadirov estas "majstro de sporto" (altranga nomumo en rusia sporto) pri boksado kaj estras ĉeĉenan federacion de boksado.
Kadirov estas ofte akuzata pri turmentoj kaj aliaj neleĝaj praktikoj kontraŭ la sendepedismaj ĉeĉenaj trupoj, tamen tiuj akuzoj eble ĉiam bazas sin sur rakontoj de interesitaj personoj kaj ne havas pruvojn.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Stanislavo Belov (2019-07-15)Ramzan Kadirov — la regebla islamisto de Putin (esperante). Blogger. Alirita 2019-07-16.
- Artikolo « La ĉefo de Ĉeĉenio » ruse
- Oficiala biografio ruse
- Dokumentaria resumo de Vincent Prado (Arte GEIE / Ligne de Mire Production - Francio 2006) pri Ramzan Kadirov france