Ramón Cabrera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Ramón Cabrera.

Ramón CABRERA y Griñó (Tortosa, 27-a de decembro 1806 – Wentworth, 24-a de majo 1877), 1-a Duko de Maestrazgo, 1-a Grafo de Morella kaj 1-a Markizo de Ter, estis hispana militisto kaj y politikisto. Li estis konata kiel "El Tigre del Maestrazgo" (tigro de Maestrazgo), kaj estis elstara estro de karlistoj. Li partoprenis kaj en la Unua kaj en la Dua Karlismaj Militoj.

Unua Karlisma Milito[redakti | redakti fonton]

Li forlasis eklezian karieron por aliĝi al la insurekcio kiu intencis surtronigon de la pretendanto Karlo Maria Isidro de Burbono kontraŭ la reĝino Isabel la 2-a. Li estis ascendita al rango de kolonelo en 1834 fare de la pretendanto, sub ordonoj de la generalo Manuel Carnicer, unua estro de la karlisma armeo en Aragono kaj Valencilando, ĝis tiu estis arestita kaj mortpafita en aprilo 1835. Cabrera anstataŭis lin laŭ dispono de la propra Carnicer. Li organizis la karlisman armeon kaj la strategion. Li plifortigis la stabanaron en Cantavieja.

Li partoprenis en la du ĉefaj karlismaj ekspedicioj dum la milito. Inter junio kaj novembro 1836 li kunlaboris kun la generalo Miguel Gómez Damas en la ekspedicio ĉefe al Andaluzio kie agado de Cabrera permesis la okupadon de areoj de Kordovo kaj Ekstremaduro, ĝis sia malvenko en Villarrobledo. De majo al oktobro 1837 li partoprenis en ekspedicio estrita de la propra pretendanto Karlo Maria Isidro, en kiu la avangardo estrita de Cabrera alvenos ĉe Madrido kie li atendos malsukcese la ordonon de la pretendanto ataki teorie nearmitan ĉefurbon.

En januaro 1838 li kaptis Morella, kaj igis ĝin ĉefurbo de la teritorio sub sia kontrolo kaj la venontan someron li defendis ĝin sukcese kontraŭ la generalo Oráa. Poste li venkis sur la generalo Pardiñas. Li malakceptis la interkonsenton de Vergara de 1839, subskribita de la generaloj Baldomero Espartero kaj Rafael Maroto, kiu rezultis en la dissolvo de la karlisma armeo de la Nordo, ĉar li konsideris ĝin perfidon. Tiele, Cabrera restis kiel nura generalo de la partio de la pretendanto, kaj estre de 25 000 homoj li pluigis la lukton en Maestrazgo ĝis majo 1840, kiam Espartero sukcesis konkeri la urbon. Cabrera fuĝis al Francio.

Dua Karlisma Milito[redakti | redakti fonton]

En 1848, Cabrera, nekredinta en la ebloj venki, sed obeema al la ordonoj de la nova pretendanto Karlo la 6-a, abandonis sian ekzilon, organizis gerilon en la montoj de Katalunio kaj estris la karlismajn trupojn en Katalunio, Aragono kaj Valencilando. Venkita, li ree ekziliĝis al Francio en aprilo de 1849, kie li estis malliberigita en Marsejlo. El tie li foriris al Anglio, kie en 1850 li edziĝis al riĉa edzino Marianne Catherine Richards.