Raná (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Raná
Raná
municipo
Domoj en Oldřetice, la loka parto de Raná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Raná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Situo Raná
 - alteco 485 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 47″ N 15° 57′ 51″ O / 49.79639 °N, 15.96417 °O / 49.79639; 15.96417 (mapo)
Areo 7,03 km² (703 ha)
Loĝantaro 367 (2023)
Denseco 52,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 72
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572152
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Raná (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecrana.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Raná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Raná, 7 km nordoriente de la urbo Hlinsko. En la vilaĝo troviĝas signifaj religiaj konstruaĵoj. Vivas ĉi tie 367 loĝantoj (2023).

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Raná estas el la jaro 1349, kiam la vilaĝo estis parto de la sinjorejo Rychmburk. Verŝajne ĝis la 15-a jarcento ĉi tie, supre malantaŭ la preĝejo troviĝis fortikaĵeto. En la vilaĝo estis konstruataj plejparte bienoj kaj vilaĝaj domoj laŭlonge de la ĉefvojo. Sur rivereto funkciis tri muelejoj kaj lignosegejo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Jakobo, staranta meze de oblonga vilaĝplaco. La preĝejo estis origine gotika kaj estis nomata jam en la jaro 1350. Ĝi estis baroke rekonstruita en la jaro 1718 kaj poste en la 19-a jarcento rearanĝita novgotike. La konstruaĵo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo kun apogpilieroj, kun sakristio sur norda flanko kaj antaŭĉambreto ĉe suda flanko de la navo. Ĝi havas prisman turon kun origine ligna, pli poste masonita sonorilejo. La fenestroj en presbiterejo estas pintarkaj kaj tiaj estas ankaŭ fenestroj en la navo post novgotika rekonstruo. La presbiterejo estas krucforme volbita, en la norda muro estas portaleto al sakristio kaj sankta ŝranko. La triumfa arko estas pinta, la navo havas platan plafonon. La ĥorejo estas ligna, antaŭĉambro kaj subturejo estas kruce volbitaj. Sur volbo de presbiterejo, sur triumfa arko kaj sur fronta muro estas fragmentoj de murpentraĵoj el la 15-a jarcento. Ekipaĵo estas plejparte pseŭdogotika el la jaroj 1890 - 1895: la ĉefaltaro, du flankaj altaroj, predikejo. Statuoj de Sankta Aŭgusteno kaj Sankta Norberto en presbiterejo estas el la jaroj 1750 - 1760, tomboŝtono en norda muro de sakristio estas el la jaro 1877.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la preĝejo situas tombejo kun kadavrejo apud la ĉirkaŭa muro. Ĝi estas simpla oblonga konstruaĵo el la komenco de 18-a jarcento.

Paroĥestrejo[redakti | redakti fonton]

Paroĥestrejo estas klasikisma teretaĝa konstruaĵo el la jaro 1799.

Evangeliana preĝejo[redakti | redakti fonton]

Pseŭdogotika evangeliana preĝejo estas el la jaroj 1870 - 1879, konstruita sur loko de malnova preĝejo el la jaro 1783.

Kalvario[redakti | redakti fonton]

En frontalo de la domo n-ro 1 estas bonkvalita popoldevena statuaro de Kalvario.

Krucifikso[redakti | redakti fonton]

Sur vilaĝplaco staras krucifikso el la jaro 1847.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Oldřetice[redakti | redakti fonton]

En Oldřetice estas konservitaj pli grandaj fermitaj bienoj kaj ĉarpentita muelejo. Sur la vilaĝplaco staras kapelo de Sankta Maria el la jaro 1894 kaj krucifikso el la jaro 1882.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]