Ranĉo (Barato)
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ranĉo. |

Ranĉi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Ranchi | |||||
ᱨᱟᱺᱪᱤ | |||||
subŝtata ĉefurbo | |||||
![]() | |||||
urbego, provinca ĉefurbo [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Ranĉi | |||||
Lando | ![]() |
||||
Subŝtato | Ĝarkhando | ||||
Situo | Ranĉi | ||||
- alteco | 23 m | ||||
- koordinatoj | 23° 21′ N, 85° 20′ O (mapo)23.35555555555685.334722222222 | ||||
Akvokolektejo | 652,02 km² (65 202 ha) [+] | ||||
Areo | 652,02 km² (65 202 ha) | ||||
Loĝantaro | 30.87.498 (2019) | ||||
Denseco | 4700 loĝ./km² | ||||
Horzono | UTC + 5:30 | ||||
Poŝtkodo | 834 0xx | ||||
Telefona antaŭkodo | 651 | ||||
ISO-3166 | IN-JH | ||||
Aŭtokodoj | JH-01 | ||||
|
|||||
|
|||||
![]() |
|||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
![]() |
|||||
![]() |
|||||
Ranĉo,[1] eventuale ankaŭ Ranĉio[mankas fonto] (en lokaj lingvoj: राँची, ᱨᱟᱺᱪᱤ, রাঁচি kaj رانچی, angla prononco [RAːNĉi], laŭ sistemo IFA [ˈrɑːntʃi], aŭskulti; hindie kun nazalo laŭ sistemo IFA [ˈrãːtʃiː]) estas milionurbo en Barato. La urbego estas la ĉefurbo de la subŝtato Ĝarkhando.
Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 073 440 loĝantoj sur areo de 652,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 646 loĝantoj/km².
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 23° 21′ N, 85° 20′ O (mapo)23.3585.33
- Areo: 652.02 km²
- Supermara alteco: 619 m
- Loĝantaro: 2.190.645 (en 2019)
- Horzono: UTC +5:30
- Telefonkodo: +91 651
- Aŭtokodo: JH-01
- Poŝtkodo: 834001
Ranĉio situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".
La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Ranĉio havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En Ranĉio aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.
Jam dum dominado de britoj Ranĉio estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La esperantlingva nomo "Ranĉo" dokumentiĝas en la mapoj 21 kaj 21a de la "Poŝatlaso de la mondo" (Prago 1971), la ĝis nun sola atlaso esperantlingva