Rance

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rance
sur mapo de Francio
rivero
Bazaj informoj
Longeco 106 km
Akvokolekta areo 1 195 km²
Averaĝa trafluo 12 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 260 m
Enfluejo Manika Markolo
(Atlantiko)
- Alteco 0 m
Geografio
Alfluantoj Croqueloir, Clergé, Néal, Fremeur, Guinefort, Linon
Rivero en Francio (Eŭropo)
vdr

Rance (Renk bretonlingve) estas rivero de Bretonio, la okcidenta parto de Francio. Ĝia fonto troviĝas en la montoj Menez Bre apud Collinée, en la departemento Côtes-d'Armor, kaj enfluas en la Manikan Markolon inter Dinard kaj Saint-Malo en la departemento Ille-et-Vilaine.

Laŭ la akvofluo[redakti | redakti fonton]

La fluo de la rivero Rance disdividiĝas je tri partoj:

  • La rivera Rance de sia fonto ĝis ĉirkaŭ Évran, kie ĝi kuniĝas kun la kanalo Ille-kaj-Rance.
  • La kanaligita rivera Rance ĝis la kluzo de Châtelier.
  • La mara Rance ĝis la tajdocentralo.

Baraĵoj kaj kluzoj[redakti | redakti fonton]

Tajdocentralo ĉe la enfluejo de la Rance
La kluzo de Châtelier (La Vicomté-sur-Rance).

Hidrologio[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj alfluantoj, de la fonto ĝis la maro estas:

  • La Croqueloir
  • La Clergé
  • La Néal
  • La Fremeur
  • La Guinefort, 18 km
  • La Linon, 27 km
Flutabelo de rivero Rance (en m3/s)
Mezurloko : Guenroc (Rophemel)
(datumoj komputitaj laŭ 69 jaroj[1])
Fonto : Hidrologia datumbanko

Pontoj[redakti | redakti fonton]

Malnova ponto kaj haveno de Dinan

Pluraj pontoj transiras la riveron Rance, la ĉefaj de Saint-Malo ĝis Léhon estas:

  • La baraĵo de la tajdocentralo sur kies supro iras la vojo numero D 168 ekde la 1-a de julio 1967.
  • La ponto Chateaubriand (1991) portanta la vojon N 176.
  • La ponto Saint-Hubert (1928, rekonstruita en 1959), je kelkaj dekoj da metroj de la antaŭa, portanta la vojon D 366.
  • La pontego de Lessard (1879, rekonstruita en 1950) portanta la fervojon, kiu ligas Cherbourg al Brest.
  • La kluzo de Châtelier
  • La malnova ponto de Dinan
  • La pontego de Dinan (1858)
  • La malnova ponto de Léhon

Fluado[redakti | redakti fonton]

La rivero Rance trairas du departementojn kaj la sekvantajn komunumojn (de fonto almaren) :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La slipo de "SANDRE" indikas ke la komunumo Gouray estas trairata de Rance sed tio ŝajnas ne respondi al la reala situacio.
  2. La slipo de "SANDRE" indikas nur la komunumon Quédillac, la aliaj situas laŭ la estuaro de Rance, kiu apartenas al la publika mara zonaro.