Rangpur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbodomo de Rangpur
Rangpur
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 5400
Demografio
Loĝantaro 294 265  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 25° 45′ N, 89° 15′ O (mapo)25.7589.244444444444Koordinatoj: 25° 45′ N, 89° 15′ O (mapo) [+]
Alto 34 m [+]
Rangpur (Bangladeŝo)
Rangpur (Bangladeŝo)
DEC
Rangpur
Rangpur
Situo de Rangpur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rangpur [+]
vdr

Rangpur (bengale রংপুর) estas industria kaj universitata urbego en Rangpuro (regiono), en Bangladeŝo. Ĝi estas ĉefurboj de Rangpuro kaj la samnoma distrikto.

Placo en Rangpur
Mapo pri Bangladeŝo, kie estas videbla Rangpur plej supre (norde)
Biblioteko de Rangpur

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rangpur situas en nordokcidenta parto de la lando sur ebenaĵo en valo de rivero. Dako troviĝas 244 km [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Banko en Rangpur
Bestoĝardeno de Rangpur

Rangpur estis konkerita en 1575, sed daŭris la integrado al la imperio Mughal ĝis 1686. Pli poste Rangpur pasis sub la kontrolon de (Brita Orienthinda Kompanio). Rangpur estis deklarita ĉefsidejo de distrikto en 1769, municipo en 1869.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Rangpur estas komerca nabo kaj unu el la plej gravaj ekonomiaj zonoj en Bangladeŝo. Oni prilaboras el kotonoj tapiŝojn, krome gravas produktado de cigaredoj kaj cigaroj. La urbego enhavas ok registarajn altlernejojn. Ankaŭ sukero-muelejoj funkcias.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Rangpur ekzistas proksimume 50,000 rikiŝoj kurante ĉiun tagon, sed estas ankaŭ aŭtobusoj. Al la urbego kuras 5 vojoj, inter ili estas trairanta aŭtovojo kaj alia vojo venas el la proksima ponto. Rangpur havas stacidomon kaj flughavenon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Rangpur havas tropikan klimaton kun influo de musono. Jare pluvas averaĝe 2192 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. Inter majo-septembro daŭras la pluvsezono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 19-30 °C.

Baptista kirko de Rangpur
Moskeo en Rangpur
Moskeo en Rangpur

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]