Rano Raraku

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Koordinatoj:27°07′S 109°17′U  /  27.117°S, 109.283°U / -27.117; -109.283 (Rano Raraku)

Ekstera deklivo de Rano Raraku kun dudek statuoj moai

Rano Raraku estas la flanka kratero de la jam nuntempa ne plu aktiva vulkano Maunga Terevaka en Paskinsulo. La ekstera deklivo de la kratero Rano Raraku servis ekde la 6-a ĝis ka 18-a jarcento kiel minejo, el kiu la origina loĝantaro kreis monolitajn statuojn nomatajn moai.

Geografio kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Kratero Rano Raraku troviĝas en la orienta parto de Paskinsulo proksimume de la vilaĝo Hanga Roa. Ĝi estas flanka kratero de ampleksa vulkano Terevaka kaj situas 9km sudoriente de ĝia pinto (507 m.s.m.). La vulkano Terevaka estas la plej junu inter la tri vulkanoj surinsule: ĝia aĝo estas proksimume 300 000 jaroj. Vulkanoj Rano Kau kaj Poike olrigine kreis apartajn insulojn. Nur la vulkana procedo de la ekesto de la vulkano Maunga Terevaka kunigis teritorion de ĉiuj tri vulkanoj kaj kreis la nunan formon de la insulo. La surfacaj tavoloj de la kratero Rano Raraku estas kreitaj de tufo - densigita vulkanpolvo. La kratero estas laŭforme elstare nesimetria, La sudorientaj partoj de la kratero estas abruptaj, tute malebligantaj turisman aliron sur la montokreston, La norda kaj nordokcidenta partoj estas nur milddekliva kaj ebligas la supreniron.

Kratera lago[redakti | redakti fonton]

La vorto Rano signifas en la linbgvo de la origina lgoxantaro kratera lago. Surinsule troviĝas tri krateraj lagoj, kiuj estas unusolaj surlokaj naturrezervujoj de pluvakvo Krom Rano Raraku temas pri Rano Kau kaj Rano Aroi. La lago Rano Raraku havas surfacon proksimume 10 hektarojna. La supermara alteco de la akvonivelo estas 50 m. Ĝi havas cirklecan formon kun perimetro proksimume 350 m. Volumeno de akvo estas proksimume 206 000 m³. La plej granda alteco de la akvo estas 3m. La akvo estas preskaŭ neŭtrala, ph=7,15.[1]. Bordoj de la kratera lago estas kovritaj de kano totora (Polygonum kaj Scirpus californicus). Vegetaĵaro kovras proksimume 45% de la surfaco de la akvonivelo, precipe en la suda parto de la lago, kaj ĝi estas kreita de flosantaj insuletoj de endemia musko Campylopus turficola. Akvokondukilo el la lago estas akvofonto por setlejoj en proksima ĉirkaŭaĵo. La lago servas ankaŭ kiel ĉevaltrinkigejo.

Panoramo de la kratera lago Rano Raraku

Protektita regiono[redakti | redakti fonton]

La kratero Rano Raraku estas parto de Nacia parko Rapa Nui, estigita en 1935 de la ĉilia ministero por teritorio kaj koloniigo.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

En la ĉirkaŭaĵo de la lago Rano Raraku vivas neniuj akvobirdoj. el inter kantbirdaro loĝas en la teritorio ĉirkaŭ la lago Diuca diuca, paserojPasser domesticus, Milvago chimango kaj Nothoprocta perdicaria. En la ĉirkaŭaĵo krome vivas ankaŭ libeloj vážky Neuroptera.

Tofa minejo kaj statuoj moai[redakti | redakti fonton]

Moai ĉe Rano Raraku

Nefinitaj statuoj[redakti | redakti fonton]

La suda parto de la kratero Rano Raraku estadis minejo, el kiu indiĝenoj ĉizis statuojn moai. Absoluta plimulto de la statuoj surinsule originas el el minejo Rano Raraku. Troviĝas en ĝi nefinitaj statuoj, kaj statuoj, kies kreado estis interrompita pro enesto de ksenolito en la prilaborata tofo, el kiu la statuoj estis ĉizataj. En la minejo krome estis trovitaj multaj instrumentoj, plejparte trouzitaj pro ĉizado.

Starigitaj moai[redakti | redakti fonton]

Ekster la minejo, sur la ekstera deklivo de la kratero, sen ankaŭ ene de la krater inter la montokresto kaj la kratera lago troviĝas multaj moai, kiuj estas ĝisŝultre aŭ ĝismentone en la tero. De la aliaj statuoj surinsule ili diferenciĝas per tio, ke ili na havas okulojn kaj pukao kaj ili ne estis faligitaj dum la periodo de la civitana milito. Ili havas pintan bazon, kio ekskludas la intencon altigi ilin sur la plataĵoj. En la ĉirkaŭaĵo de la kratero Rano Raraku troviĝas preskaŭ 400 statuoj moai.

Tukuturi[redakti | redakti fonton]

Tukuriki

Tute escepta moai, troviĝanta en la areo de Rano Rarako, nomiĝas Tukuturi. Ĝi estas statuo kun barbo kaj en surgenuanta pozicio, kio estas inter statuoj moai unika. Tukuturi estas kreita el ruĝa vulkana fandorestaĵo, troviĝanta en Puna Pau. Ĝi do ne estis produktita ĉe Rano Raraku, ĝi nur estis translokita tien. Supozeble ĝi rilatas al kulto de Birda viro kaj do apartenas al la lastaj statuoj de moai, kiuj estis iam kreitaj.[2] Tukuturi estis elfosita dum ekspodicioj de Thor Heyerdahl okazintaj en la jaroj 1955-56.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Reference[redakti | redakti fonton]

  1. Roberto Schatter, Chilean territories
  2. P.E. Baker, Preliminary Account of Recent Geological Investigations on Easter Island,1968, Geological Magazine 104 (2): 116-122