Saltu al enhavo

Ranomanĝa cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ranomanĝa cirkuo

Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Accipitriformes - akcipitroformaj
Familio: Accipitridae - akcipitredoj
Genro: Circus - cirkuo
Specio: C. ranivorus - afrika cirkuo
Circus ranivorus
(Daudin, FM, 1800)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Subspecioj

Unutipa

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ranomanĝa cirkuo[mankas fonto]afrika cirkuo[1]Afrika marĉocirkuo[mankas fonto] (latine Circus ranivorus) estas rabobirdo el la familio de akcipitredoj.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu specio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Plenkreskulo estas 45 al 50 cm longa kaj estas ĉefe bruna kun pala strieco en kapo, brusto kaj antaŭflugiloj kaj ruĝeca en femuroj kaj ventro. Maskloj kaj inoj estas similaj, malkiel plej cirkuoj. Junulo estas malhelbruna kun pala brustareo kaj palaj markoj en kapo. La vosto kaj flugilplumoj havas malhelan striecon je ĉiuj aĝoj. Ĝi estas kutime silentema specio sed havas altatonan dunotan memmontran alvokon.

Disvastiĝo kaj vivejo

[redakti | redakti fonton]

La afrika cirkuo troviĝas en suda, centra kaj orienta Afriko el Suda Afriko norden al Sudano. Ĝi estas ĉefe komuna en la Okavanga Delto en Bocvano. Ĝi troviĝas kutime en humidejoj, ĉefe tiuj kun fragmitoj aŭ kanejoj, sed loĝas ankaŭ ĉe herbejoj kaj farmoj.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn mamulojn kiaj strimusoj Rhabdomys pumilio kaj ili manĝas ankaŭ birdojn kaj ranojn, el kio venas la latina scienca nomo por la specio nome ranivorus, el kio la komuna nomo samsignifa de ranomanĝa.

Tiu afrotropisa specio estas monogama kaj restas en la reprodukta teritorio la tutan jaron. La nesto estas kutime konstruita en kanejo kaj la ino demetas 3 aŭ 4 ovojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]