Raoul Peck
| Raoul Peck | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 9-an de septembro 1953 (72-jaraĝa) en Portoprinco |
| Lingvoj | germana • angla • haitia kreola • franca |
| Ŝtataneco | Haitio Francio |
| Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino Germana Filma kaj Televida Akademio Berlino |
| Okupo | |
| Okupo | filmreĝisoro akademiulo politikisto kinisto reĝisoro filmproduktoro homrajta aktivulo ĵurnalisto scenaristo ministro pri kulturo |
| Verkoj | I Am Not Your Negro Lumumba The Young Karl Marx |
| TTT | |
| Retejo | http://www.velvet-film.com/ |
Raoul PECK (naskita la 9-an de septembro 1953 en Portoprinco) estas filmreĝisoro kaj scenaristo, kaj ankaŭ iama haitia politikisto. De 1996 ĝis 1997, li funkciis kiel Ministro pri Kulturo en la haitia registaro sub Rosny Smarth. [1]
Li verkis pli ol dudek plenlongajn filmojn, mallongajn filmojn kaj dokumentariojn. Lian verkon dominas temoj pri rasa malegaleco, prezentitaj kontraŭ zorge kreita historia kaj politika fono. [2] Peck famiĝis al internacia publiko per sia dokumenta filmo Lumumba: Death of the Prophet (1992) pri la kongola liberecbatalanto kaj politikisto Patrice Lumumba kaj la plenlonga filmo Lumumba el 2000, kiu rerakontas lian historion en 1960/1961.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Okjaraĝa, li fuĝis de la diktaturo de Duvalier kun sia familio (inkluzive de du pli junaj fratoj) al Haitio por aliĝi al sia patro en Kinŝaso, Demokratia Respubliko Kongo. Li estis edukita en lernejoj en Kinŝaso, Broklino (Usono) kaj Orleano (Francio), poste studis inĝenierarton kaj ekonomikon ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino. Li laboris kiel taksiisto en Novjorko dum unu jaro, poste laboris kiel ĵurnalisto kaj fotisto. Li diplomiĝis ĉe la Germana Akademio de Filmo kaj Televido en Okcidenta Berlino (1988), kaj fondis la televidan kompanion Velvet Film (1986). [3] Lia biografia filmo pri la sendependeca batalanto kaj ĉefministro de Kongo Patrice Lumumba (2000) kaptis la atenton de la publiko.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- 1988 — Haitian Corner
- 1993 — L'homme sur les quais
- 1994 — Desounen: Dialogue with Death
- 1997 — Documenta X - Die Filme
- 1998 — Corps plonges (televido)
- 2000 — Lumumba
- 2001 — Profit & Nothing But! Or Impolite Thoughts on the Class Struggle
- 2005 — Sometimes in April (televido)
- 2006 — L'affaire Villemin (televido)
- 2009 — L'ecole du pouvoir (televido)
- 2009 — Moloch Tropical (televido)
- 2013 — Assistance mortelle
- 2014 — Meurtre à Pacot
- 2016 — I Am Not Your Negro
- 2017 — Le jeune Karl Marx
- 2021 — Exterminate All the Brutes
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Raoul Peck | Encyclopedia.com. Alirita 2021-04-04 .
- ↑ Jeanne Garane, in "Peck, Raoul", Bill Marshall (ed.), France and the Americas: Culture, Politics, and History, ABC-CLIO, 2005, p. 919.
- ↑ Raoul peck – Velvet Film (en-GB). Alirita 2021-04-04 .

