Raphael Eitan
| Raphael Eitan | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| רפאל איתן | |||||
| Naskiĝo | 11-an de januaro 1929 en Tel Adashim | ||||
| Morto | 23-an de novembro 2004 (75-jaraĝa) en Haveno de Aŝdod | ||||
| Mortis pro | akcidenta morto | ||||
| Mortis per | drono | ||||
| Tombo | Tel Adashim (en) | ||||
| Lingvoj | angla • hebrea vd | ||||
| Ŝtataneco | Israelo | ||||
| Partio | Vojkruciĝo | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Shmuel Ejtan (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto militisto oficiro | ||||
| Aktiva en | Jerusalemo vd | ||||
| Aktiva dum | 1948–1983 vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rafael "Raful" EJTAN (hebree רפאל "רפול" איתן; naskiĝis la 11-an de januaro 1929 en Tel Adasim, Valo de Jizre'el ; mortis la 23-an de novembro 2004 en Aŝdod) estis israela oficiro, laste kun la rango de generalleŭtenanto ( Rav-Aluf ), kaj politikisto.[1]
La 1-an de aprilo 1978, Eitan estis nomumita de Ezer Weizman kiel ĉefo de la Israelaj Defendtrupoj. Li estis la 11-a Ĉefo de Stabo de la Defendtrupoj de 1978 ĝis 1983, kiun li komandis dum la Libana Milito de 1982.
Eitan estis la fondinto kaj prezidanto de la dekstrema naciisma partio Tzomet, membro de la Kneset de 1984 ĝis 1999, Ministro pri Agrikulturo de 1990 ĝis 1991, kaj Vicĉefministro, Ministro pri Agrikulturo, kaj Ministro pri Medio de 1996 ĝis 1999.
Eitan plibonigis la disciplinon kaj efikecon de la Armeo. Du el ĉi tiuj ordonoj estis porti la militistan bireton kaj kolekti malplenan municion post pafekzercado.
La 23-an de novembro 2004, Eitan vojaĝis al la mediteranea haveno Aŝdod, kie li kontrolis projekton pri ter-reakiro. Granda ondo forportis lin, kaj li perdiĝis dum horoj. La Israela Mararmeo trovis la korpon de Eitan, kaj post provoj de revivigo, li estis deklarita mortinta. Lia morto kaŭzis grandan malĝojon de multaj tra Israelo, ĉar li estis konsiderata nacia heroo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Lawrence Joffe, ’ Lieut-Gen Rafael Eitan,’ The Guardian la 25-an de novembro 2004 'Eitan malkaŝis, ke lia patrino estis membro de la kristana sekto Subotnik, kaj posteulo de la korpogardistoj de la rusa caro. Tiel la juda ultranaciisto, laŭ rabena juro, eble ne estis juda.'
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- biografio de Rafael Eitan Knesset retejo (en la angla)

