Rafael Sabatini
| Rafael Sabatini | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Rafael Sabatini | ||
| Naskiĝo | 29-an de aprilo 1875 en Jesi, | |
| Morto | 13-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en Wikon, | |
| Etno | Italian English vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Italio (1946–) Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) Unuiĝinta Reĝlando Reĝlando Italio (–1946) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto scenaristo romanisto tradukisto sciencfikcia verkisto | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Scaramouche ❦ Captain Blood ❦ The Sea Hawk ❦ The Black Swan vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rafael SABATINI (la persona nomo poste estis angligita Raphael, n. la 29-an de aprilo 1875, m. la 13-an de februaro 1950) estis brita verkisto de romantikaj kaj aventuraj kaj suspensaj romanoj. Li havis grandan sukceson kun romanoj kaj rakontoj, precipe antaŭ la Dua Mondmilito, kaj plejparte rakontita kontraŭ historia fono.
Li estas plej bone konata pro siaj furorlibroj, interalie The Sea Hawk (1915), Scaramouche (1921), Captain Blood (a.k.a. Captain Blood: His Odyssey) (1922), Bellarion the Fortunate (1926) kaj The Fortunes of Captain Blood (1936 ) - precipe pri la fikcia pirato, Kapitano Sango. Pluraj de siaj romanoj estis adaptitaj en filmojn, ambaŭ muta kaj sona - interalie romano de 1936 iĝis nigrablanka sonfilmo en 1950 je la titolo Fortunes of Captain Blood. Kun siaj ekscitaj romanoj, Sabatini iĝis furoranta verkisto, precipe en anglalingvaj landoj. Li certe ne bezonis eviti komparojn kun Alexandre Dumas aŭ Stanley Weyman.
En tute, Sabatini produktis 34 romanojn, ok mallongaj rakontaj kolektoj, ses ne-fikciaj verkaĵoj, multenombraj nekolektitaj mallongaj rakontoj kaj pluraj teatraĵoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- RafaelSabatini.com
- Rafael Sabatini ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Rafael Sabatini Paperoj, Centro laŭnome Harry Ransom.

