Rafio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raphia)
Rafio estas ofte uzata por ligi greftojn de arboj.
Raphia taedigera - MHNT

Rafio estas genro (Raphia) el arekacoj de monoikaj arboj (palmoj) kun tre grandaj folioj (ĝis 3 m longaj kaj 0,2m larĝaj), kies fibroj estas uzataj por brosoj kaj por fari ligilojn. La tropika genro de 28 specioj hejmas en Afriko, Madagaskaro kaj Ameriko, interalie la konataj specioj Raphia farinifera (sin. R. ruffia), el Madagaskaro, kultivata por rafio, kaj Raphia hookeri, el Afriko, kultivata por vino ricevita per fermentigo de la suko de junaj infloreskoj.

La rafio estas komuna nomo por la bastfibro de la rafia aŭ basta palmo (Raphia farinifera). La fibroj estas tre streĉeblaj kaj solidaj. Aĵoj faritaj el rafio estas inter aliaj korboj, ĉapeloj kaj matoj.

La rafia palmo devenas de Madagaskaro, kie la rafia basto estis ekde la komenco de la 20-a jarcento la ĉefa eksportaĵo.