Rapido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rapido estas la ŝanĝo de loko en difinita tempo. Matematike ĝi estas la unua derivaĵo de la loko laŭ la tempo. Vektora rapido estas simila, sed ĝi ankaŭ priskribas la direkton.

La fiziko mezuras rapidon laŭ la SI-sistemo en metroj en sekundo (m/s). Alia mezuro ofte uzata estas "kilometroj en horo" (km/h = 0,2778 m/s), en Usono ankaŭ "mejloj en horo" (mi/h = 0,447 m/s).


Rapido estas ankaŭ nomo de stenografia sistemo adaptita el la germana al esperanta uzo en frua 20-a jarcento de Karl Wallon.


Ŝablono:Ĝermo-fiziko