Rapidresponda kodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de rapidresponda kodo de versio 3 (29 × 29 kvadratoj; la kodigita teksto estas "http://www.nl.wikipedia.com")
Legado de QR-kodoj
Vizitanto skanas rapidrespondan kodon en muzeo
QR-printilo
QR-kodo kun emblemo
Mikro QR-kodo
iQR-kodo
rapidresponda kodo skanita de la etikedo de la vinbotelo donas kroman informon pri la vino
QR-kodo kiel reklampanelo

Rapidresponda kodo estas tipo de dudimensia strikodo kiu estas disvolvita en 1994 de Denso Wave, filio de la japana entrepreno Denso. La literoj QR estas mallongigo de la anglaj vortoj Quick Response ("rapida respondo").

La kodo estas disvolvita por esti rapide malĉifrebla. La QR-kodoj origine havis celon identigi partojn de aŭtoj, sed intertempe ili estas en Japanio jam ĝenerale uzataj en revuoj, ĉe bushaltejoj kaj sur vizitokartoj.

Disvolvo[redakti | redakti fonton]

Denso estas partoliveranto de Toyota kaj Isuzu kaj liveras elektronikaĵojn kaj kunmetaĵojn. Kiam Toyota postulis pli akuratan identigon de la komponantoj, filio de Denso disvolvis dudimensian kodon. Tiu ĉi kodo origine estis uzata nur en la aǔto-industrio. En Japanio oni jam tre frue disponis pri saĝaj telefonoj kun kameraoj kaj interret-aliro. Tiel ekestis la ideo por uzado de la rapidresponda kodo por kodigi adresojn de retejoj (URL-adreso). La uzanto fotas la kodon kaj la apo (QR-koda legilo) transformas la kodon en adreson de retejo kiu en la retumilo tuj povas esti montrata. Nuntempe ĉiuj saĝaj telefonoj disponas pri tia kodoskanilo. Similmaniere retpoŝtadresoj, kontaktinformoj (vizitokartoj), agendo-interkonsentoj, geografiaj informoj, SMS-mesaĝoj, telefonnumeroj kaj tekstoj (ĝis maksimume 7089 signoj) povas esti kodigitaj. Aŭtomate interkonsento povas esti aldonita en la agendon aŭ la geografiaj koordinatoj povas esti senditaj al navigada apo.

La rapidresponda kodo entenas erarkorektilon kiu permesas tamen ĝuste legi iom damaĝitan kodon. Se granda parto el la kodosurfaco mankas, ĝi ne plu estas legebla.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Rapidresponda kodo estas kvadratforma kaj konsistas el bloketoj. La versio v havas flankon de 4 V + 17; v varias inter 1-40. Ĉi sube por la versioj 1-11 superrigardo de la flanko kiel funkcio de la nombro de signoj kiuj estas kodigitaj.

  • 001–014 signoj → 21 × 21 bloketoj
  • 015–026 signoj → 25 × 25 bloketoj
  • 027–042 signoj → 29 × 29 bloketoj
  • 043–061 signoj → 33 × 33 bloketoj
  • 062–084 signoj → 37 × 37 bloketoj
  • 085–106 signoj → 41 × 41 bloketoj
  • 107–122 signoj → 45 × 45 bloketoj
  • 123–152 signoj → 49 × 49 bloketoj
  • 153–180 signoj → 53 × 53 bloketoj
  • 181–213 signoj → 57 × 57 bloketoj
  • 214–251 signoj → 61 × 61 bloketoj