Raportoj de Pilecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raportoj de Pilecki
raporto
Aŭtoroj
Aŭtoro Witold Pilecki
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 1943
vdr

Raportoj de Pilecki (pole: Raporty Pileckiego, konataj ankaŭ kiel raportoj de Witold) – nomo de raportoj el la koncentrejo Auschwitz-Birkenau de Witold Pilecki, kiu laŭ instrukcio de Pola Enlanda Armeo kreis en la koncentrejo rezistomovadon sub la nomo Asocio de Militara Organizaĵo. Verkitaj post la fuĝo de Pilecki el la koncentrejo, ili estis samtempe resumo de la agado de la pola rezistomovado en Aŭŝvico. Krom la raportoj de Karski ili estas la unua fonto pri holokaŭsto en la mondo kaj valora dokumenta atesto.

Trapenetro al Aŭŝvico[redakti | redakti fonton]

Planon de traigo al la koncentrejo KL-Auschwitz Witold Pilecki prezentis al siaj superuloj jam en 1940. Tiutempe oni malmulte sciis pri la cirkonstancoj en la koncentrejo, ekzistis do nepreco kolekti spionajn informojn pri ĝia funkciado kaj laŭpove organizi tie rezistomovadon, kunlaborantan kun la pola subtera movado en ekstero. La plano postulis trapenetron de agento de la Enlanda Armeo en Aŭŝvicon. Estis elektota Witold Pilecki, kiu volontule anoncis sin por plenumo de la tasko. La 19-an de septembro 1940 dum strata homkaptado li permesis al germanoj aresti lin (en la domo ĉe aleo Wojska Polskiego 40) kaj nokte de la 21-a/22-a de septembro 1940 kune kun t.n. "dua varsovia transporto" ektroviĝis en la koncentrejo. Dum la tri jaroj de la restado en Aŭŝvico li sukcesis krei la koncentrejan rezistomovadon nombrantan ĉ. 1000 personoj kaj transdoni al la komandantaro de Pola Enlanda Armeo komunikojn pri la situacio reganta en la koncentrejo. Post la forkuro de Aŭŝvico Pilecki entenis la tuton de sia laboro en tiel nomataj Raportoj de Pilecki. Sume li verkis tri raportojn resumantaj la agadon de la Organizaĵo en Aŭŝvico kaj la kondiĉojn regantaj en la koncentrejo. La fruaj komunikoj el la koncentrejo kaj la tutaj raportoj pere de la Enlanda Armeo estis ankaŭ transdonataj al okcidentaj Aliancanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Adam Cyra, Raport Witolda z 1943 r. (Raporto de Witold el 1943), en: "Biuletyn Towarzystwa Opieki nad Oświęcimiem" (Bulteno de Prizorg-Societo pri Oświęcim), 1991 n-ro 12
  • Adam Cyra, Ochotnik do Auschwitz. Witold Pilecki 1901-1948 (Volontulo al Aŭŝvico. Witold Pilecki 1901-1948), ​ISBN 83-912000-3-5​, Chrześcijańskie Stowarzyszenie Rodzin Oświęcimskich (Kristana Societo de Oświęcim-Familioj), Oświęcim 2000
  • Foot, Michael Richard Daniell, Six Faces of Courage. Secret agents against Nazi tyranny. Witold Pilecki, Leo Cooper, 2003, ISBN 0-413-39430-1
  • Rotmistrz Pilecki. Raporty z Auschwitz (Rotestro Pilecki. Raportoj de Aŭŝvio), 2016, ​ISBN 978-83-64037-77-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]