Rare (firmao)
Rare | ||
---|---|---|
![]() | ||
videolud-evoluiga firmao vd | ||
Dum | 1985 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Ultimate Play the Game | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Fondintoj | Tim Stamper • Chris Stamper vd | |
Sidejo | Twycross | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | |
Agokampo | programaro | |
Posedata de | Xbox Game Studios vd | |
Posedataj kompanioj | Ultimate Play the Game vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Rare Ltd, ankaŭ konata laŭ sia komerca nomo Rareware, estas brita videoludfirmao fondita en 1982 sub la nomo Ultimate Play the Game fare de Tim kaj Chris Stamper. Ĝi poste renomiĝis al Rare en 1985 kaj apartenas al Microsoft Studios ekde 2002.
En 1982 la fratoj Tim kaj Chris Stamper fondis en Ashby, Britio, la firmaon Ashby Computers & Graphics (ACG), specialiĝintan pri riparado kaj konvertado de arkadaj videoludoj[1]. Kelkajn monatojn poste, la firmao vastigis sian agadon al la disvolvado de videoludoj por komputiloj kiel la ZX Spectrum, Amstrad CPC, MSX kaj Commodore 64. Ĝi ricevis la nomon « Ultimate Play the Game ». Ultimate publikigis sian unuan ludon en 1983, Jetpac, kiu vendiĝis je proksimume 300 000 ekzempleroj[2]. Ultimate publikigis dekon da ludoj ĝis 1985.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ IGN Presents the History of Rare (29 July 2008).
- ↑ (novembro 2011) “1983: A Spaceman's Odyssey - The History of Jetman”, Retro Gamer.