Rarono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raron)
Raron
Blazono de Raron
Blazono de Raron
Blazono de Rarono
Vido de Raron
Vido de Raron
Panoramo de Rarono
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 17′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.28333 °N, 7.78333 °O / 46.28333; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 00″ N 7° 47′ 00″ O / 46.28333 °N, 7.78333 °O / 46.28333; 7.78333 (mapo)
Areo 30,26 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 3942
Komunumkodo 6199
Mapo de Raron
Mapo de Raron
Situa mapo de Rarono
vdr

Rarono (en la germana lingvo Raron kaj en la franca lingvo Rarogne) estas svisa komunumo kaj ĉefurbo de la Duondistrikto Okcidenta Rarono.

Ĝi situas en la alta Valezo, tie estas la germanlingva parto de Kantono Valezo.

La komunumon trairas rivero Rodano, la ĉefa urbo estas sur ĝia deksta bordo, ĉirkaŭ 130 km (birdfluge) orienten de Ĝenevo kaj ĉirkaŭ 78 km (birdfluge) sude de Berno.

La urbo estas sur la fervoja linio Laŭzano - Brig-Glis, kaj la Baza tunelo de Lötschberg ligas Raron kun Frutigen.

La aviada kompanio de sekuristoj en montaro Air Zermatt havas sian bazon en Raron.

En Raron estas entombigita la aŭstria poeto Rainer Maria Rilke en la tombejo de la eksa preĝejo (konstruita en la 1500-aj jaroj). La diservon oni faras en moderna preĝejo elfosita en roko.

Estas ankaŭ vidinda kastelo kaj eksa armea flughaveno.

Al la komunumo apartenas krom la urbeto Rarono la vilaĝo Turtig.

La najbaraj komunumoj estas :

Okcidente: Niedergesteln;
Norde: Wiler (Lötschen), Blatten;
Oriente: Ausserberg, Baltschieder, Vispo, Zeneggen;
Sude: Bürchen, Unterbäch.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]