Ras el hanut

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ras el Hanut

Ras el hanut (arabe: رأس الحانوت) estas magreba spico-miksaĵo el 20 aŭ pli da spicoj. Similajn spicmiksaĵojn oni uzas en Alĝerio, Maroko, Tunizio kaj aliaj landoj en Nord-Afriko kaj la Mez-Oriento.

Konsisto kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Plejofte ĝi konsistas el interalie pimento, mirteloj, kardamomo, cinamo, kariofilo, kubebo, galango, zingibro, maciso, nigelo, muskato, nigra pipro kaj kurkumo. La plejmulto de la ingrediencoj estas rostitaj kaj poste fajne muelitaj. La miksaĵo havas brunan koloron kaj forte odoras. Ĉiu komercisto havas sian propran miksaĵon. Ekzistas tri konsistoj kiuj depende de la manĝaĵo kaj uzado estas miksataj: L'msagna, Lamrouzia kaj Monuza.

Ĝi estas uzata en ĉasaĵo, ŝaf(id)aĵo, kokaĵo, kuskuso kaj rizo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La laŭvorta signifo de Ras el hanut estas "la ĉefo de la butiko": ras (رأس) signifas «ĉefo», hanut (حانوت) «butiko». Ĝusta traduko estas «la plej bona varo de la butiko».

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]