Rasismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de la 19a jarcento montras tipan sistematikan dividon de homoj laŭ rasoj (el Karl Ernst von Baer, 1862)
Manifestacio kontraŭ la lerneja integrigo en Usono en 1959.
Dosiero:Boycot Jews april 1 1933.jpeg
Naziismo boikotis la judposedatajn negocojn, Germanio, 1933

Rasismo estas teorio (kaj ties praktiko), kiu diras ke estas rasoj, kiuj estas pli meritaj ol aliaj. Multaj rasismaj teorioj ekestis en la 19-a jarcento. Tamen nun la sciencistoj ĝenerale opinias, ke ne eblas dividi la homaron laŭ rasoj.

Rasismo konsistas el kaj antaŭjuĝo kaj diskriminacio bazita en soci-perceptoj de biologiaj diferencoj inter popoloj. Ĝi ofte prenas la formon de sociaj agoj, praktikoj aŭ kredoj, aŭ politikaj sistemoj kiuj konsideras malsamajn rasojn kiel vicigitaj tiel ke ili estas pli superaj aŭ pli malsupraj unu ĉe la aliaj, surbaze de supozitaj komunaj heredaj trajtoj, kapabloj, aŭ kvalitoj. Oni ankaŭ povas diri ke membroj de malsamaj rasoj devus esti traktitaj alimaniere.[1][2][3]

Inter la demandoj pri kiel difini rasismon estas la demando ĉu inkludi formojn de diskriminacio kiuj estas pretervolaj, kiel ekzemple farado de supozoj pri preferoj aŭ kapabloj de aliaj bazitaj sur rasaj stereotipoj, ĉu por inkludi simbolajn aŭ instituciigitajn formojn de diskriminacio kiel ekzemple la cirkulado de etnaj stereotipoj tra la amaskomunikilaro, kaj ĉu por inkludi la socipolitikan dinamikon de socia tavoliĝo kiuj foje havas rasan komponenton.

En sociologio kaj psikologio, kelkaj difinoj inkludas konscie nur malignajn formojn de diskriminacio.[4][5] Tamen, kelkaj pripensas ajnan supozon ke la konduto de persono estas ligita al ilia rasa kategoriado por esti esence rasisma, nekonsiderante ĉu la ago estas intencite damaĝa aŭ pejorativa, ĉar stereotipoj nepre subigas individuan identecon al grupa identeco. Kelkaj difinoj de rasismo inkludas ankaŭ diskriminaciajn kondutojn kaj kredojn bazitajn sur kulturaj, ŝtataj, etnaj, kastaj, aŭ religiaj stereotipoj.[2][6] Unu rigardo diras ke rasismo estas plej bone komprenita kiel "antaŭjuĝo plus povo" ĉar sen la subteno de politika aŭ ekonomia povoj, antaŭjuĝo ne povus manifestiĝi kiel penetra kultura, institucia aŭ socia fenomeno.[7][8][9]

Historio

La politikaj partioj influitaj de naziismo dum parto de la 20a jarcento estas plej konata ekzemplo de rasisma politiko. Sed troviĝas ankaŭ en aliaj sistemoj. Ekzemple ĉiuj okcidentaj landoj dum la epoko de la koloniado eltenis rasismajn ideojn (des pli fortigitaj de la ideoj de Charles Darwin kaj Herbert Spencer) favore al la blankuloj kaj kontraŭ la aliaj rasoj, kaj ĝis la 1930-aj jaroj kutime taksatis kiel scienca kaj memkomprenebla fakto, ke la "malsuperaj rasoj" pli-malpli ĉiuj la neeŭropaj!) devas normale kaj nature "malaperi", kaj pri la konkretaj manieroj, laŭ kiuj ili "malaperis" (aŭ oni helpis ilin malaperi) oni ne maltrankvililiĝu. La ideoj kaj praktikoj de tiu tempo studitis interalie de Sven Lindqvist.

En Germanujo ĝi estas tradicie ligita al kontraŭjudismo. Fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a svarmis en Germanujo kaj Aŭstrujo en la politika ekstrema dekstro rasismaj kaj kontraŭjudismaj teorioj.

Unu el la plej interesaj estis ellaborita de Adolf Lanz, kiu nomis sin Georgo Lanz. Li iam estis monaĥo en Heiligenkreuz, Aŭstrio, kaj lia monaĥa nomo estis Georg, de kiu Jörg estas germanlingva formo. La plej gravaj eldonaj aktivadoj de Lanz estis lia verko Theozoologie («Di-zoologio»), en kiu li priskribas, ke la dioj kaj idoloj de la antikvaj homoj estis duonbestoj aŭ duonhomoj, kiujn la homoj konstruis por seksumi kun ili, kaj ke Jesuo estis arja saĝulo, kiu kontraŭbatalis tiun ĉi sodomion. Krome li propagandas en tiu ĉi verko la rasan purigan bredadon (Rassenreinzucht) kiel la vojon al la saviĝo de la homaro, kiu tiel povas reatingi la paradizon, el kiu ĝi estis elpelita pro la miksado de la rasoj: de la di-similaj blonduloj, arjuloj kun la demon-similaj nigruloj. Krome Lanz eldonis modestan revuon Ostara, en kiu li pli propagandis sian instruon.

Kial okupiĝi pri tiu ĉi strangulo? – Gravas la sekvoj de la Lanz-a pensado: En sia libro Mein Kampf Adolf Hitler priskribas, kiel li kontaktiĝas al Ostara. Kaj fakte oni en la posta reala politiko de la nazia Germanujo vidas multajn paralelaĵojn al la pli fruaj postuloj en la verkoj de Lanz.

Multaj aliaj teoriistoj antaŭigas la ideojn de Hitler: inter aliaj la germana angladevena Chamberlain, la franca Vacher de Lapouge, ktp, eĉ la Imperiestro Vilhelmo la 2-a, kiu ne faris iun ajn paŝon kontraŭ la judoj, ĉar li estis singardema kaj politike realisma, sed kiu foje diris: "La judoj estas kiel ŝankroj, oni foviŝu ilin, plej bone estus uzi venengason!"

En ĵusaj jaroj internacie konata rasisto estas Robert Mugabe, kies subuloj perforte forpelis multajn blankhaŭtajn farmulojn el ties kampoj en Zimbabvo.

Latenta rasismo kaj mi-ne-sed-ismo

En eŭropaj kaj eŭropidaj (t.e. ekzemple usona) socioj oni povas renkonti sintenojn similajn al la tipa "Mi ne estas rasisto, sed...", pli ofte implicite ol eksplicite. Kio signifas, ke oni ne agas aŭ pensas klare rasisme ĝis ekestas 'motivo' por ekpensi aŭ ekagi tiel. Ekzemple, ke la filino de la koncerna persono ekhavas 'ali-rasan' koramikon (al rasismo ĉi-kaze aldoniĝas masklismo). Aŭ ke eknajbaras al li persono aŭ familio de alia 'raso' socie rigardata kiel malsupera. Aŭ ke li devas kundividi laborĉambron, aŭ eĉ manĝoĉambron, necesejon aŭ dormoĉambron, kun alilandano kun malsamaj haŭtkoloro aŭ manĝokutimoj.

Ne nur pri striktesence rasoj estiĝas rasismaj sentoj kaj asertoj, vidu tion, kion diris, fine de la 19-a jarcento, grava, ĝenerale estimata politikisto difinita kiel "modera respublikano" (Henri Wallon) pri la socialistoj: "ruĝulo ne estas homo, estas ruĝulo; li ne estas morala estaĵo libera kaj inteligenta tiel, kiel vi kaj mi; li estas falinta kaj malhomigita estaĵo."

Orientismo kaj similaj

Signalo pri rasapartigita strando dum la sistemo de apartismo en Sudafriko

Samtempe, kiel denuncis la uson-palestina kulturologo, politikologo kaj literaturkritikisto Edward Said en sia mejloŝtona verko Orientismo, oni pensas, mensas rasisme, kiam oni atribuas similan karakteron al ĉiuj homoj de difinita mondregiono, ekzemple Oriento, ŝajne reale ekzistanta sed efektive nur arbitre elpensita kaj plene fantasta. En orientisma pensado ĉiuj 'orientanoj', iamaj, nunaj kaj venontaj, distingiĝas bloke de la tute aparta bloko de 'okcidentanoj'. Dum oni apenaŭ parolus pri 'eŭropa kuirarto', kontraste oni ofte aŭdas kaj legas pri orientaj kuirarto, pensmaniero, arĥitekturo ktp. Sed tiu konfuzado pli fontas el malklereco kaj foreco ol el rasismo. Sed ege efekta ekzemplo de rasismo kontraŭ la orientaziaj (estas aliaj kontraŭ la araboj!, ktp) popoloj kuŝas en jenaj ekzemploj: dum la dua mondmilito usonanoj zorge atribuis barbaraĵojn al la "nazioj", ne al la "germanoj", ne volante kulpigi tutan genton pri la abomenaĵo de aparta ideologio. Male la barbaraĵoj de la japana armeo estis atribuitaj al la "japanoj" simple kiel japanoj, dum la usonajn japanojn oni metis en koncentrejojn eĉ se ili tute havais neniun kontakton kun la japaniaj japanoj. Diris idaha guberniestro: "Ili vivas kiel ratoj, naskadas kiel ratoj kaj agas kiel ratoj", kaj generalo Blamey diris en vortoj similaj al tiuj de nazioj parolante pri judoj: "vi ja scias, ke ni devas ekstermi tiun pedikaĉaron, se ni mem volas vivi" kaj "ni ne havas antaŭ ni homojn en la kutima senco, ni militas kontraŭ io praaĉa". Tiaj paroloj neniam estis diritaj kontraŭ la germanoj, okcidentuloj proksimrasaj al la usonanoj.

Listo de teoriistoj de rasismo

  • Linnaeus (estis la unua sciencisto, kiu prezentis la diversajn homajn rasojn kun komentoj rasismaj pri iliaj ecoj kaj kapabloj)

sed plej multaj troviĝas en la 19-a jarcento (kaj komence de la 20-a):

Listo de aŭtoroj aŭ de aktivuloj kiuj oponis rasismon

Vidu ankaŭ

amasmurdo, apartismo, Nigraj Panteroj, diskriminacio, enmigrado, etnismo, etna purigado, etnizado, eŭfemismo, genocido, homaj rajtoj, koloniismo, Ku-Kluks-Klano, kulturismo, limpieza de sangre, masklismo, multkulturismo, naciismo, novnazioj, pozitiva diskriminacio, progromo, ras-apartismo, rasismo en Esperantujo, sklavismo, tabuo

Notoj

  1. Racism Oxford Dictionaries
  2. 2,0 2,1 "Racism" in R. Schaefer. 2008 Encyclopedia of Race, Ethnicity and Society. SAGE. p. 1113
  3. Newman, D. M.. (2012) Sociology : exploring the architecture of everyday life, 9‑a eldono, Los Angeles: SAGE. ISBN 978-1-4129-8729-5. “racism: Belief that humans are subdivided into distinct groups that are different in their social behavior and innate capacities and that can be ranked as superior or inferior.”.
  4. Reilly, Kevin. (2003) Racism : a global reader. Armonk, N.Y: M.E. Sharpe, p. 15–16. ISBN 978-0-7656-1060-7.
  5. Eberhardt, Jennifer Lynn. (1998) Confronting Racism: The Problem and the Response. SAGE, p. 49–50. ISBN 978-0-7619-0368-0.
  6. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj NPR20051112; $2
  7. Operario, Don kaj Susan T. Fiske (1998). Racism equals power plus prejudice: A social psychological equation for racial oppression. Pp. 33-53 in Jennifer Lynn Eberhardt and Susan T Fiske (eld.), Confronting racism: The problem and the response. Thousand Oaks, CA, US: Sage Publications, Inc.
  8. http://epress.lib.uts.edu.au/journals/index.php/mcs/article/view/1075/1605 "Only White People can be Racist": What does Power have to with Prejudice? Pooja Sawrikar and Ilan Katz
  9. http://www.andover.edu/About/Newsroom/TheMagazine/Documents/8-PedOfRacismSWJournal.pdf The Pedagogy of the Meaning of Racism: Reconciling a Discordant Discourse de Carlos Hoyt Jr

Bibliografio

  • Allen, Theodore. (1994). 'The Invention of the White Race: Volume 1 London, UK: Verso.
  • Allen, Theodore. (1997). The Invention of the White Race: Volume 2 London, UK: Verso.
  • Barkan, Elazar (1992), The Retreat of Scientific Racism : Changing Concepts of Race in Britain and the United States between the World Wars, Cambridge University Press, New York, NY.
  • Barth, Boris: nbn:de:0159-2010092173 Racism , European History Online, Mainz: Institute of European History, 2011, konsultita: 16an de novembro, 2011.
  • Bonilla-Silva, Eduardo. 2003. Racism without Racists: Color-Blind Racism and the Persistence of Racial Inequality in the United States. Rowman & Littlefield Publishers, Inc.
  • Dain, Bruce (2002), A Hideous Monster of the Mind : American Race Theory in the Early Republic, Harvard University Press, Cambridge, MA. (18a-jarcenta usona rasteorio)
  • Daniels, Jessie (1997), White Lies: Race, Class, Gender and Sexuality in White Supremacist Discourse, Routledge, New York, NY.
  • Daniels, Jessie (2009), Cyber Racism: White Supremacy Online and the New Attack on Civil Rights, Rowman & Littlefield, Lanham, MD.
  • Ehrenreich, Eric (2007), The Nazi Ancestral Proof: Genealogy, Racial Science, and the Final Solution, Indiana University Press, Bloomington, IN.
  • Ewen & Ewen (2006), "Typecasting: On the Arts and Sciences of Human Inequality", Seven Stories Press, New York, NY.
  • Feagin, Joe R. (2006). Systemic Racism: A Theory of Oppression, Routledge: New York, NY.
  • Feagin, Joe R. (2009). Racist America: Roots, Current Realities, and Future Reparations, 2nd Edition.Routledge: New York, NY.
  • Eliav-Feldon, Miriam, Isaac, Benjamin & Ziegler, Joseph. 2009. The Origins of Racism in the West, Cambridge University Press: Cambridge
  • Gibson, Rich (2004) Against Racism and Nationalism
  • Graves, Joseph. (2004) The Race Myth NY: Dutton.
  • Ignatiev, Noel. 1995. How the Irish Became White NY: Routledge.
  • Isaac, Benjamin. 1995 The Invention of Racism in Classical Antiquity Princeton: Princeton University Press
  • Lentin, Alana. (2008) Racism: A Beginner's Guide Oxford: One World.
  • Lévi-Strauss, Claude (1952), Race and History, (UNESCO).
  • Albert Memmi. (2000) Racism. University Of Minnesota Press. ISBN 978-0-8166-3165-0.
  • Rocchio, Vincent F. (2000), Reel Racism : Confronting Hollywood's Construction of Afro-American Culture, Westview Press.
  • Smedley, Audrey kaj Brian D. Smedley. (2005) "Race as Biology if Fiction, Racism as a Social Problem is Real." American Psychologist 60: 16–26.
  • Smedley, Audrey. 2007. Race in North America: Origins and Evolution of a World View. Boulder, CO: Westview.
  • Stoler, Ann Laura (1997), "Racial Histories and Their Regimes of Truth", Political Power and Social Theory 11 (1997), 183–206. (historiografio de raso kaj rasismo)
  • Taguieff, Pierre-André (1987), La Force du préjugé : Essai sur le racisme et ses doubles, Tel Gallimard, La Découverte.
  • Trepagnier, Barbara. 2006. Silent Racism: How Well-Meaning White People Perpetuate the Racial Divide. Paradigm Publishers.
  • Twine, France Winddance (1997), Racism in a Racial Democracy: The Maintenance of White Supremacy in Brazil, Rutgers University Press.
  • UNESCO, The Race Question, 1950
  • Tali Farkash, "Racists among us" in Y-Net (Yediot Aharonot), "Jewish Scene" section, April 20, 2007
  • Winant, Howard The New Politics of Race (2004)
  • Winant, Howard kaj Omi, Michael Racial Formation In The United States Routeledge (1986); dua eldono (1994).
  • Bettina Wohlgemuth. (Majo 2007) Racism in the 21st century: how everybody can make a difference. ISBN 978-3-8364-1033-5.
  • Wright W. D. (1998) "Racism Matters", Westport, CT: Praeger.

Eksteraj ligiloj

Eksteraj ligiloj