Rasmiksiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Martín García de Loyola kaj Beatriz Clara Coya, bildo de pentraĵo de la 17a jarcento de la Preĝejo de la Kompanio, Kusko (Peruo).
Mestiza paro en la kolonio de Filipinoj ĉirkaŭ la mezo de la 19-a jarcento.
Gonzalo Guerrero estas konsiderata Patro de la Mestizado pro tio ke li estis la unua havinta idaron kun la indiĝenoj de la Nova Mondo.

Rasmiksiĝo aludas la biologian procezon en kiu ido naskiĝas el gepatroj de malsamaj rasoj. La vorto raso havas neniun veran ekzaktan biologian realon, sed tamen pro ĝia graveco en la popola percepto, la rasmiksiĝo estas fenomeno kiu en diversaj socioj havis grandan gravecon, kaj kondukis al speciala konsiderado de la idaro. Rasmiksiĝo pli ofte aludas la parojn el malsamaj ene de la grandaj dividoj de la homaro (blankuloj, nigruloj, flavhaŭtuloj), sed oni povas uzi la vorton ankaŭ por la paroj devenantaj el malsamaj subgrupoj de tiuj grandaj grupoj, kaj eĉ al paroj el etnoj karakterizitaj per kulturaj kaj ne biologiaj trajtoj.

Tiu termino uziĝas ofte por priskribi la historian procezon okazintan en Latinameriko, kiu kaŭzis ties rasan kaj kulturan aktualan staton. Simile ĝi povas aludi aliajn popolojn kiuj spertis similan procezon de renkonto inter diversaj etnoj, en lokoj kiaj Filipinoj, SudafrikoUsono.

Rasmiksiĝo ekzistis ekde la komenco de la vivo de la homaro, provokita de la neevitebla kontakto de diversaj grupoj de homoj. El la moderna epoko, tiu procezo pli kaj pli rapidiĝis, pro la disvolviĝo de novaj teknologioj, transportsistemoj, monda organizado pli kompleksa kaj interrilata (koloniismo, imperiismo) kaj parta forigo de antaŭjuĝoj fare de la moderna homo tiudirekten.

En la historio de la modernaj landoj, la rasmiksiĝo estis influata de multaj faktoroj, kiel klimato, kulturaj aŭ religiaj kondiĉoj de ĉiu komunumo, aŭ aliaj aspektoj kiuj provokis la fakton ke en diferencaj regionoj ene de sama lando, la rasmiksiĝo okazis laŭ diferencaj ritmoj kaj gradoj. La latinamerika ekzemplo rimarkindas, ĉar ekzempligas etnan miksiĝon etendita tra granda parto de la teritorio.

Latinameriko[redakti | redakti fonton]

Tiu procezo estis difinita kiel transkulturigo, kio formis la latinamerikan identecon. La rasmiksiĝo ekis en Latinameriko je la alveno de la eŭropanoj al la amerika kontinento kaj sekva alportado de la sklavoj afrikaj, kiujn tiuj perforte elprenis el la afrika kontinento. El tiu kulturrenkonto eliris diversaj tipoj (kaj subtipoj) de homoj kiuj estis tiele nomataj de la tiamaj socioj de la lastaj jarcentoj:

La rasmiksiĝo estis unu de la fundamentaj temoj en Ameriko, sed ĉefe en Latinameriko. Tiu karaktero de kultura kunfandiĝo estis bone akceptata fine de la 20a jarcento kiel klarigo de la fenomeno kaj koncepto de pluraleco en Latinameriko. Tiele tiu sama ideologio plifortigis la teorion, ke malantaŭ la percepto de la socio kiel produkto de rasmiksiĝo ekzistas maskita elemento de rasismo kaj ekskludo. Tiu lasta punkto aperas en la fakto ke ĵusaj studoj tendencas atenti pri la neceso reformi eĉ juron por fronti realon iam neekzistanta aŭ nekonita: la pluraleco de la socio.

Usono[redakti | redakti fonton]

Usona Prezidanto Barack Obama estas filo de blanka kansasa patrino kaj nigra kenja enmigrinta patro.

Historie, miksiĝo inter nigra kaj blanka loĝantaro estis tabua en Usono. En la pasinteco, la tabuo centriĝis pli sur blanka-nigraj geedziĝoj ol sur seksaj rilatoj inter blankuloj kaj nigruloj, ĉar plejpartoj de blankaj amerikanoj rifuzis akcepti afrik-amerikanojn kiel sociaj egaluloj. En granda parto de Usono tia geedziĝo estis eĉ kontraŭleĝa. La unuaj leĝoj malpermesantaj interrasajn geedziĝojn estis enkondukitaj en la lasta deksepa jarcento en la sklavakceptajn koloniojn de Virginio (1691) kaj Marilando (1692). Poste ĉi tiuj leĝoj ankaŭ disvastiĝis al kolonioj kaj statoj kie sklaveco ne ekzistis.

Dum kaj post kiam sklaveco, plej multo da amerikaj blankuloj rigardis interrasan geedziĝon inter blankuloj kaj nigruloj kiel tabuo. Tamen, dum sklaveco multaj blankaj amerikaj viroj kaj virinoj ja konceptis infanojn kun nigraj partneroj. Ĉi tiuj infanoj aŭtomate fariĝis sklavoj se la patrino estis sklavo aŭ naskiĝis libera se la patrino estis libera, kiel sklaveco estis patrinlinia. Kelkaj infanoj estis liberigitaj de sia sklavo-tenantaj patroj aŭ aĉetita esti emancipiĝita se la patro ne estis la posedanto. Multaj infanoj de ĉi tiuj unioj formis enklavojn sub nomoj kiel kolorigitaGens de couleur, ktp.

Genetika esploro sugestas ke konsiderinda malplimulto de blankaj amerikanoj (taksita ĉe 1/3 el la loĝantaro de kelkaj genetikistoj kiel Mark Shriver) havas partan foran afrik-amerikan genealogion kaj ke la plimulto de nigraj amerikanoj havas kelkan eŭropan genealogion.

En 1918, estis konsiderinda polemiko en Arizono kiam indiana kultivisto B. K. Singh geedziĝis al la deksesjara filino de unu el siaj blankaj luantoj.

Tiger Woods referencas al sia etna konsisto kiel “Cablinasian” (kaŭkaza, nigra, indiana kaj azia) por priskribi la rasan miksaĵon kiun li heredis de sia afrik-amerika patro kaj taja patrino.

Azianoj estis ankaŭ specife inkluzivita en kelkaj ŝtataj leĝoj. Kalifornio daŭris malpermesi aziajn/blankajn geedziĝojn ĝis 1948 kaj aliaj Usonaj ŝtatoj deklaras malpermesitaj tiajn geedziĝojn ĝis 1967.

En Usono, rasapartigistoj kaj grupoj de kristana identeco asertas ke pluraj versoj en la Biblio, ekzemple la rakonto de Phinehas kaj la laŭdira "malbeno de Ŝinko", devus esti komprenitaj kiel orientataj al rasmiksiĝo kaj ke ĉi tiuj versoj eksplicite malpermesas ĝin.

Rasmiksiĝo fariĝis ĉiufoje pli akceptita en Usono de la tempo de la movado por Civilaj Rajtoj kaj ĝis la nuna tago. La plej rimarkinda usonano de miksa deveno estas la nuna Prezidanto de Usono, Barack Obama, kiu estas la produkto de "miksa" geedziĝo inter nigra patro kaj blanka patrino. Tamen, kiel malfrue kiel 2009, Luiziana juĝisto rifuzis doni geedziĝan licencon al interrasa paro, praviganta la decidon sur kialoj de zorgo por la infanoj kiujn la paro povus havi.[1]

Afriko[redakti | redakti fonton]

Jean Ping, la Vicĉefministro de Gabono, kiu havas ĉinan patron kaj nigran gabonan patrinon, estis elektita kiel Prezidento de la Komisiono de la Afrika Unio en februaro 2008.
Jerry John Rawlings, la eksa Prezidanto de Ganao, estas la filo de skota patro kaj nigra ganaa patrino.

Afriko havas longan historion de interrasaj miksiĝoj kun araboj kaj poste kun eŭropaj viroj havantaj seksajn rilatojn kun nigraj afrikaj virinoj kiel edzinoj. Araboj ludis grandan rolon en la afrika sklavokomerco kaj granda parto de la virinoj estis uzitaj kiel seksaj sklavoj de la arabaj viroj kaj kelkaj estis eĉ prenita kiel edzinoj.

Richard Francis Burton skribis dum sia ekspedicio al Afriko pri interrilatoj inter nigraj virinoj kaj blankaj viroj. Estas pluraj mulataj loĝantoj, plejparte rezulte de interrasaj interrilatoj inter arabaj kaj eŭropaj viroj kaj nigraj virinoj. En Sud-Afriko estas granda komunumo, nomataj la koloruloj (Coloured). Alia grupo estas la grikvoj.

En la eksa portugala Afriko (Angolo, Mozambiko kaj Kabo-Verdo) rasa miksiĝo inter blankaj portugaldevenuloj kaj nigraj afrikaninoj estis ofta, precipe en Kabo-Verdo, kie la plimulto de la loĝantaro estas de miksa deveno.

Tie eĉ estis pluraj kazoj de ĉinaj negocistoj kaj laboristoj prenintaj afrikajn edzinojn dum la tempo kiam multaj ĉinaj laboristoj estis utiligitaj por konstrui fervojojn kaj aliajn infrastrukturajn projektojn en Afriko. Unu ekzemplo estas Jean Ping, la filo de ĉina negocisto kaj nigra gabona patrino, kiu fariĝis la Vicĉefministro kaj ministro pri fremdaj aferoj de Gabono kaj estas nuntempe la Prezidento de la Komisiono de la Afrika Unio.

En Orienta Afriko estas pluraj kazoj de foloj de hinddevenaj viroj kun nigrulaj virinoj.

Granda procento de la loĝantaro de la insulo de Reunio estas de miksa deveno.

Azio[redakti | redakti fonton]

Depost la 9-a jarcento, granda nombro de plejparte viraj arabaj negocistoj de la Meza Oriento vojaĝis en la Malajan Duoninsulon kaj Insularon kaj ili edziĝis kun la loka malajaj, indoneziaj kaj filipinaj virinaj loĝantaroj. Tio ĉi kontribuis al la disvastiĝo de islamo en Sudorienta Azio. De la 14-a al la 17-a jarcentoj, multaj ĉinaj, hindaj kaj arabaj negocistoj vojaĝis ene de la maraj reĝlandoj de Sudorienta Azio kaj edziĝis kun la lokaj virinaj loĝantaroj. Ĉi tiu tradicio daŭris inter portugalaj negocistoj kiuj ankaŭ edziĝis kun la lokaj loĝantaroj.[2] En la 16-a kaj 17-a jarcentoj, miloj de japanoj ankaŭ veturis al Sudorienta Azio kaj same agadis.

La blankaj viroj kiuj vojaĝis al Azio en la 16-a jarcento lasis generacion de miksrasa idaro kiu, ĉe la alta punkto de imperia konstruado, estis pli ol unu miliono forta.[3] Kelkaj 100 000 eurazianoj restis en Vjetnamio post sendependeco.[4] Dum kaj post la indonezia Nacia Revolucio (1945–1965) ĉirkaŭ 300 000 loĝantoj, ĉefe mikskoloraj lasis Indonezion por iri al Nederlando.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]. Associated Press. 15 oktobro 2009.
  2. Tarling, Nicholas (1999). The Cambridge History of Southeast Asia (Kembriĝo (Britio)) 149. Cambridge University Press. ISBN 0521663709.
  3. "Eŭrazia Invado". Time. 16 Aprilo, 2001.
  4. "Suda Vjetnamio: La Knabinoj lasitaj malantaŭe". Time. 10 septembro, 1956.
  5. "Kiam Vojoj de Vivo Kolizias: Multkulturismo kaj Ĝiaj Malkontentoj en Nederlando". Princeton University Press.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Comas-Diaz, L.: "Hispanics, Latinos, or Americanos: The evolution of identity" ĉe:Cultural diversity & ethnic minority psychology", 2001 May;7(2):115-20, Transcultural Mental Hlth. Institute, 1301 20th Street NW, Washington, DC 20036, United States.
  • Dulitzky, Ariel. 2001. “ A Region in Denial: Racial Discrimination and Racism in Latin America”, en Beyond Law 24. online
  • Gargarella, Roberto : Derecho y Grupos Desaventajados, Barcelona : Gedisa, 1999
  • Martínez-Echazábal, Lourdes : "Mestizaje and the Discourse of National/Cultural Identity in Latin America, 1845-1959" en: Latin American Perspectives, Vol. 25, No. 3, 21-42 (1998) www.jstor.com
  • Morton,Carlos: Celebrating 500 years of Mestizaje. en: MELUS 16.3 (1989-90)20-22 www.jstor.com
  • Rodríguez Garavito, César A. :Derecho a la Igualdad. . Constitución y Democracia.
  • Wade, Peter. 1997. “Introducción: el orden racial y la identidad nacional”. En: Gente negra, nación mestiza: dinámica de las identidades raciales en Colombia. Bogotá, Uniandes, Universidad de Antioquía
  • Wade, Peter: "Rethinking mestizaje: Ideology and lived experience" in:Journal of Latin American Studies (2005), 37:2:239-257