Rasmus Lerdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rasmus Lerdorf
Rasmus LERDORF
Rasmus LERDORF
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1968
en Qeqertarsuaq, Gronlando.
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Alma mater Universitato de Waterloo • King City Secondary School
Okupo
Okupo Konsultanto
Verkoj PHP
TTT
Retejo https://toys.lerdorf.com/
http://lerdorf.com/
vdr

Rasmus LERDORF (naskiĝis la 22-an de novembro 1968 en Qeqertarsuaq, Gronlando) estas dana programisto kun civitaneco de Kanado kaj estas konata kiel la kreanto de PHP. Li mem aŭtoris la du unuajn versiojn de PHP. Lerdorf ankaŭ partoprenis en la evoluo de sekvaj versioj per konduko de grupo de programistoj, nome Andi GUTMANS kaj Zeev SURASKI.

Li diplomitiĝis en King City Secondary School en la jaro 1988, kaj en la jaro 1993 li diplomitiĝis en la Universitato de Waterloo kun Bakalaŭro pri Aplikata Scienco en Inĝenierado de Sistema Desegno. Ekde septembro 2002 ĝis la 6-a novembro 2009 li laboris kiel Inĝeniero de Infrastruktura Arĥitekturo je Yahoo! Inc. Ekde 2011 li estas konsultanto por ekfirmaoj.

Li kontribuis al la retservilo Apache [1] kaj li ankaŭ adiciis la LIMIT klaŭzon al mSQL en 1995[2]. En 2003, li estis nomita de la MIT Technology Review TR100 kiel iu de la 100 gravaj novigantoj en la mondo sub la aĝo de 35-jaroj.[3] Lerdorf estas ofta parolanto ĉe Malferma Fonto konferencoj ĉirkaŭ la mondo. Dum lia prelega prezento ĉe OSCMS 2007, li prezentis sekurecon kaj vundeblecon en ĉiu de la projektoj reprezentitaj ĉe la konferenco de tiu jaro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2001-02-22. Alirita 2012-01-28.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-06. Alirita 2012-01-28.
  3. 2003 Young Innovators Under 35. Technology Review (2003). Alirita 2011-08-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]