Rastenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Rastenberg
Blazono
Rastenberg in SÖM.png
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Sömmerda
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 51°10′34″N 11°25′9″O  /  51.17611°N, 11.41917°O / 51.17611; 11.41917 (Rastenberg)Koordinatoj: 51°10′34″N 11°25′9″O  /  51.17611°N, 11.41917°O / 51.17611; 11.41917 (Rastenberg)
Alto super la marnivelo 205 m
Areo 35,42 km²
Loĝantaro 2575 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036377
Poŝtkodo 99636
Aŭtomobila kodo SÖM
Oficiala Municipokodo 16068042
Komunumestro Uwe Schäfer
Partio de komunumestro FDP
Adreso de la administrejo Markt 1
Oficiala retejo http://www.rastenberg.de
v  d  r
Information icon.svg

Rastenberg [RASt'nberk] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Sömmerda de la federacia lando Turingio, kaj apartenas al administra komunumaro Kölleda. Fine de decembro 2015 la komunumo havis 2 575 loĝantojn. La urbo situas ĉe la sudokcidenta pliebeniĝo de Finne kun transiro al la agrikulturteritorio de la Turingia Baseno. La landa ŝoseo 1057 unuigas Rastenberg kun la ĉirkaŭaĵoj. La rojo Lossa transfluas disde nordo en meandro la orientan urbokernon malnovan, sude enfluas Rollbach-rojo.

Kvartaloj[redakti | redakti fonton]

La urbo konsistas en la kerno el la kvartaloj Bachra, Roldisleben, Rothenberga kaj Schafau. Apartenas krome al ĝi la setlejo Finneck kiu estas norde de Rastenberg ĉe la urborando atingeblante per la landa ŝoseo 2157 en la direkto de Rothenberga. Ĝin uzas ankaŭ fondaĵo por helpado de handikapuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio de la urbo estis jam en la jaro 1070-a. Tiutempe ankaŭ konstruitis la burgo Raspenburg (1070-1078) fare de la Ludovikidoj. Malkongruas la indikoj pri la burgokonstruintoj. Verŝajnas ke estis la filoj de Ludoviko la Barba - Ludoviko la Saltanto aŭ ties frato Heinrich Raspe. La burgo estis proksima ĉe la Reĝa Vojo fifamanta ĉirkaŭ 1313 kiel centro de kavaliroj rabistaj. Pro tio ĝi malkonstruitis en 1321 far Frederiko 1-a (Meißen) kun asisto de komercistoj el Mühlhausen kaj Erfurto. Dum florantaj jaroj de la burgo ekzistis eĉ monakinejo, kiu malekestiĝis pro Reformacio. La dinastio pereinta de la burguloj de Rastenberg historie postsekveblas ekde 1252.

La burgruino kun bienoj kaj agroj akiritis fare de la grafoj de Orlamünde kiel wettina feŭdaĵo kaj parte restaŭritis. En 1378 la vilaĝo iĝis urbo. En la 28.10.1464 la urbaj rajtoj konfirmitis fare de Ernst kaj Albrecht, la filoj de la saksia princo-elektisto Frederiko la Milda. Dum la landaj dividoj de 1485 (Lepsika divido) kaj 1572 (Ernestida divido) Rastenberg transdonitis al la Ernestida respektive al la vajmara linio. Dum la 17-a jarcento Rastenberg apartenis al la Voktejo Brembach, kiu parte restis post la divido de 1662 ĉe la Duklando Saksio-Vajmaro kaj enkorpigitis en 1735 al la Distrikto Hardisleben; ĉiuj lokoj de la administradejo Hardisleben apartenis ekde 1817 al la Administradejo Buttstädt - kio en 1850 iĝis parto de la Distrikto Apolda ene de la Grandduklando Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Ĉe la fino de la Tridekjara milito estis 545 enloĝantoj en Rasteberg. Du jam en 1646 trovitaj kuracfontoj igis la urbestron Hickethier aranĝi kuraclokzonojn - sed jam en 1648 la fontoj mineralaj ĉesis, verŝajne pro konstruadlaboroj ĝenantaj. Tamen boritis novaj fontoj kaj ĝis 1822 jes ja ekzistis modesta kuraclokeco. Inter 1907 akj 1927 kalio ekspluatis en la vilaĝoj Billroda, Lossa kaj Bernsdorf.

Dum la Dua mondmilito ĉ. 280 militkaptistoj el Franclando kaj homoj el Pollando, Sovetunio, Serbio kaj Belgio devis fari punlaboradon en la Kavalirbieno Rothenberga, en la maltejo kaj ĉe aliaj urbaj metiejoj, sur la urba bieno kaj en la ŝtataj forstejoj de Hardisleben.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jen la evolui de la enloĝantaro ekde la 31.12.1994:

  • 1830: 1.037
  • 1994: 3.028
  • 1999: 3.092
  • 2004: 2.877
  • 2009: 2.735
  • 2013: 2.673
  • 2014: 2.632
  • 2015: 2.575

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ruinoj de la Kastelo Raspenburg
  • Idilieca arbar-naĝejo liberaera: de 1925 kun supraĵo enenaĝebla de 5000 m², monumentprotektitaĵo
  • Kirko Nia kara sinjorino

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Lernejoj kaj klerigejoj[redakti | redakti fonton]

  • bazlernejo Staatliche Grundschule Rastenberg
  • eksa regula lernejo Staatliche Regelschule Rastenberg (ĝis 2004)
  • urba biblioteko Stadtbibliothek Rastenberg
  • komuninstruadlernejo Finneck-Gemeinschaftsschule "Maria Martha"

Turismo[redakti | redakti fonton]

Allogas la menciita ĉearbara naĝejo historia kaj la tie pli supre situanta kampadejo kun originala kinejo kaj granda gamo da migradpadoj. La kuraclokeco, kiu tipis por Rastenberg en la 19-a jarcento, finon trovis en 2005 kiam lmalkonstruitis la kuraclok-centro.

Eminentuloj kun ligo al Rastenberg[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Andreas Vogel: Rastenberg. Historisches in Bildern. Geiger-Verlag, Horb am Neckar 1994, ISBN 3-89264-919-7.
  • Hans Moes: Eckartsberga, Rastenberg, Bad Sulza. VEB Bibliographisches Institut, Leipzig 1961.
  • Markus Vette (red.): Rastenberg anno 2014. 50 Jahre Kirschfest der neuen Zeit.
  • „Vom Kiliansfest zum Kirschfest“ (= Schriftenreihe des Heimatvereins Rastenberg. 9). Eugenia-Verlag Vette, Rastenberg 2014, ISBN 978-3-938853-28-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rastenberg sur historia mapo de 1921