Rastruma bildo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rastruma bildo estas bildo, farita kiel dudimensia aro de rastrumeroj (plejofte kvadratetoj), do priskribata per dudimensia tabelo de nombroj. Ĉiu nombro signifas helecon de respektiva kvadrateta ero de la bildo. Kutime oni kreas rastrumajn bildojn per skaniloj, fotiloj, rekta redaktado en rastrumaj redaktiloj, eksporto el vektoraj redaktoroj, memorigo de ekrano, specialaj maŝinoj (ekzemple tomografiiloj en kuracado) ktp. Oni redaktas rastrumajn bildojn per rastrumaj redaktiloj.

Simplaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Unukolora bildo (nigra – griza – blanka)[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo kiel oni priskribas unukoloran (nigran - grizan - blankan) cirkleton de 10*10 kvadratetoj:

Kutime nombro 0 signifas la nigran kaj nombro 255 signifas la blankan koloron.

Plurkolora bildo[redakti | redakti fonton]

Por koloraj bildoj por ĉiu kavadrateto oni uzas kelkajn nombrojn. Estas diversaj sistemoj de tio, kion signifas ĉi tiuj kelkaj nombroj.

En la plej simpla sistemo ili estas tri kaj signifas helecojn de ruĝa, verda kaj blua partoj de la koloro (RGB-sistemo, laŭ la unuaj literoj de la anglaj kolornomoj red, green kaj blue).

Ekzemplo kiel estas priskribita plenkolora bildeto de 5*5 kvadratetoj (ĉiu trio de nombroj estas ruĝa, verda kaj blua partoj de la koloro):

Komputila ekrano estas rastruma bildo kun kutimaj grandoj 640x480, 800x600, 1024x768 ktp.

Karakterizoj de bildo[redakti | redakti fonton]

Gravaj karakterizoj de bildo estas:

  • kvanto de rastrumeroj, kutime oni prezentas kun kvanto de rastrumeroj laŭ largeco kaj alteco (ekzemple 1024×768, 640×480 ktp);
  • kvanto de koloroj uzataj aŭ profundeco de koloro (kiuj dependas unu de alia tiumaniere: , kie estas kvanto de koloroj, estas profundeco de koloro); ekzemple se kvanto de koloroj estas 256, la profundeco de koloroj estas 8;
  • kolora spaco (kolora modelo) povas esti RGB, CMYK, XYZ, YCbCr kaj aliaj;

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Rastruma grafiko ebligas krei praktike iun ajn bildon sendepende de komplekseco, distinge de Vektora grafiko, en kiu ne eblas prezenti transiron de unu koloro al alia sen malgajno en amplekso de dosiero.
  • Disvastigo: rastruman grafikon oni uzas ĉie: de signetoj al afiŝoj.
  • Rapida prilaboro de kompleksaj bildoj (se ne necesas skalado).
  • Rastruma prezento estas natura por la plimulto de en/eligaj disponaĵoj por grafika informo kiel ekranoj, printiloj, fotiloj, skaniloj, poŝtelefonoj ktp.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda amplekso de dosiero eĉ ĉe simplaj bildoj.
  • Ne eblas ideale skali.
  • Ne eblas eligi per desegnilo.

Pro tiuj malavantaĝoj oni rekomendas por simplaj bildoj uzi vektoran bildon.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Oni konservas rastrumajn bildojn kutime en densigita formo. Depende de tipo de densigo eblas aŭ ne eblas restaŭri la bildon ekzakte tia, kia estis antaŭ densigo (densigo sen perdo aŭ densigo kun perdo). Krome la grafika dosiero povas enhavi aldonan informon: pri aŭtoro de dosiero, fotilo kaj ĝiaj agordoj, kvanto de punktoj en colo ĉe printado ktp.

Densigo sen perdo[redakti | redakti fonton]

Oni uzas algoritmojn de densigo bazataj sur malpliigo de superfluo de informo .

  • BMPWindows Bitmap kutime oni uzas ĝin sen densigo, kvankam eblas uzi kodadon RLE .
  • GIF (Formao por interŝanĝo de grafiko) estas arĥaika formo, kiu subtenas maksimume 256 kolorojn samtempe. GIF estas tamen populara pro subteno de animacio, kiu mankas en la pura PNG, kvankam la programaro komencas subteni animacian PNG.
  • PCX estas arĥaika formo, kiu ebligas bone densigi desegnaĵojn (grupojn de egalaj laŭvicaj rastrumoj oni substituis kun kvanto de rastrumoj kaj ilia koloro).
  • PNG (Portebla Reta Grafiko).

Densigo kun perdo[redakti | redakti fonton]

Bazita sur forigo de parto de informo (kutime apenaŭ perceptata de okulo).

  • JPEG estas tre vaste uzata formo. La densigo estas bazita sur mezigo de koloro de najbaraj rastrumeroj (informon pri heleco oni ne mezigas) kaj forigo de altfrekvencaj komponentoj de la spaca spektro de fragmento de la bildo. Ĉe detala rigardo de forte densigita bildo oni rimarkas erozion de akraj randoj kaj tipan muaron en ĝia proksimeco.
  • TIFF subtenas grandan diapazonon de profundeco de koloroj, diversajn kolorajn spacojn, diversajn tipojn de densigo (kun perdo kaj sen perdo) ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]