Rastruma tiparo
Aspekto
Rastruma tiparo estas komputila tiparo en kiu ĉiu signobildo estas prezentita tabelo da rastrumeroj (do, per rastruma bildo).
Por ĉiu variaĵo de rastruma tiparo oni bezonas apartan aron da signobildaj tabeloj (bitbildoj). Ekz‑e por tipara familio havanta 3 grandojn kaj 4 fasonojn (rekta magra, rekta grasa, kursiva, kursiva grasa) necesas havi 12 plenajn kolektojn da signaj bitbildoj.
Inter la avantaĝoj de rastrumaj tiparoj menciindas:
- tre rapida kaj simpla bildigo (surekranigo, printo);
- facila dizajnado;
- bela aspekto sekve de speciala adapto al la donitaj rastrumaj parametroj.
La ĉefa malavantaĝo estas aĉiĝo ĉe aliskaligo aŭ alia geometria transformado.
-
Rastrumaj tiparoj de AmigaOS 3.1
-
Sortimento da rastrumaj tiparoj de la «klasika Mac OS»
-
Signaro de la kodpaĝo MDA-437 en rastruma tiparo
-
La nomo de la finstacio «des Sports» en rastruma tiparo
-
Rastrumtipara «Hello, Wikipedia» sur la ekrano de kalkulilo