Saltu al enhavo

Rathmannsdorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

ISO

Rathmannsdorf
vilaĝo
neurba komunumo de Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01814
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 906  (2023) [+]
Loĝdenso 206 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 56′ N, 14° 8′ O (mapo)50.93333333333314.133333333333Koordinatoj: 50° 56′ N, 14° 8′ O (mapo) [+]
Alto 225 m [+]
Areo 4,39 km² (439 ha) [+]
Rathmannsdorf (Tero)
Rathmannsdorf (Tero)
DEC
Situo de Rathmannsdorf
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rathmannsdorf [+]
vdr

La komunumo Rathmannsdorf situas en Saksa Svislando, la germana parto de la Elba Grejsmontaro. Ĝi situas en la administra distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, sur altebenaĵo, kaj kovras areon de 4,27 kvadrataj kilometroj. Fine de la jaro 2024 la komunumo havis 882 loĝantojn. La unua dokumentita mencio de la vilaĝo datiĝas en la jaro 1443.

Vidindaĵoj en la vilaĝo

[redakti | redakti fonton]

La kerno de la vilaĝo Rathmannsdorf aĝas proksimume 500 jarojn. Apud la akvujo por fajroestingo staras 250-jara taksuso.

Ĉirkaŭaĵo

[redakti | redakti fonton]

La randojn de la Rathmannsdorf-a altebenaĵo la erozio disŝiris je tiel nomataj kornoj kaj fosaĵoj. La centro de Bad Schandau troviĝas en distanco de nur iom pli ol unu kilometro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.