Ratibořice (Česká Skalice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

50°25′N 16°O3′E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.417 Esprima eraro: Nekonata vorto “o”.">50.417°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 50.417; Esprima eraro: Nekonata vorto “o”. (Ratibořice (Česká Skalice))

aerrigardo al la kastela areo

Ratibořice estas loka parto de la urbo Česká Skalice en Ĉeĥio. Ĝi situas en la valo de la rivero Úpa kaj kvankam laŭ statistiko en 2001 la vilaĝeto mem havas nur 8 domojn kaj 22 daŭrajn loĝantojn, ĝi apartenas al la plej konataj turismaj lokoj kaj la plej ŝatataj ekskursoceloj en la lando - dank al verkistino Božena Němcová, kiu tie travivis sian infanaĝon. Tio influis ŝian postan verkaron kaj precipe ŝian plej konatan verkon, novelon Avineto (La avinjo), kiu loke situas ĝuste en Ratibořice. Tial la valo estas nuntempe nomata "Babiččino údolí" (Valo de Avineto).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kastelo Ratibořice - origine gotika fortikaĵo rekonstruita en 1702-1708 je baroka kastelo, en 1825-1826 komplete rekonstruita en klasikisma kaj empira stilo - publike alirebla kaj organizanta diversajn kulturajn aranĝojn; ĉirkaŭita de ampleksa angla parko (5,58 hektaroj), kun fazanejo kaj empira ĉasista pavilono
  • Staré bělidlo (Malnova tekstilblankigejo) - romantika ligna domo el 1797, la ĉefa okazloko de la libro Avineto (kvankam reale la familio de Božena Němcová ne loĝis tie) - nuntempe ekspozicio pri popola meblaro kaj objektoj laŭ la rakontado el la menciita novelo
  • Muelejo de Ludr
  • Monumento Avineto kun la infanoj de Otto Gutfreund, kreita en 1922 - supozeble la plej konata statuaro en Ĉeĥio
  • Kluzo de Viktorka
  • Konstruaĵo de gladejo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]