Ratifo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ratifikoratifo (de latina ratus „valida“, facere „fari“) estas la konfirmo de la kontraktantaj partioj, ke interŝtata kontrakto (traktato) estas deviga. Nur la instanco kiu reprezentas la unuopan partion laŭ internacia juro rajtas ratifiki traktaton, tio kutime estas la ŝtatestro. La konfirmo estas fiksita en ratifika dokumento. Per interŝanĝo de la ratifikaj dokumentoj (aŭ post interkonsentita tempo) la traktato ekvalidas.

La ŝtatestro en demokratio devas havi la permeson por la ratifiko, kutime per koncerna leĝo de la parlamento, foje per referendumo.

La tempo inter la finverkado de la traktata teksto (tion kutime faras la ministro pri eksteraj aferoj) kaj la ratifiko povas esti longa.

Literaturo

  • Peter Seelmann: Ratifikation. El: Europäische Friedensverträge der Vormoderne, en: historicum.net, 2006, ttt-ejo, germane, (vidita 27 Okt 2009).

Eksteraj ligiloj