Raucourt-au-Bois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Raucourt-au-Bois
Raucourt au bois town hall.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Quesnoy-Est
INSEE kodo 59494 [+]
Poŝtkodo 59530
Kodo laŭ INSEE 59494
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Paul Maillot
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 149 (1 999)
Loĝdenso 143 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°12′38″N 3°39′40″O  /  50.21056°N, 3.66111°O / 50.21056; 3.66111 (Raucourt-au-Bois)Koordinatoj: 50°12′38″N 3°39′40″O  /  50.21056°N, 3.66111°O / 50.21056; 3.66111 (Raucourt-au-Bois)
Alto 131 m - 148 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 1,04 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Raucourt-au-Bois en Francio
Red pog.svg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Raucourt-au-Bois [+]
v  d  r
Information icon.svg

Raucourt-au-Bois estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 149 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Blazono de Raucourt-au-Bois.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Raucourt-au-Bois estas unu el la multaj vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Le Quesnoy. La regiono de Le Quesnoy troviĝas centre de triangulo formita de Valenciennes, Cambrai kaj Maubeuge, okcidente de la forsto Mormal.

La vilaĝo Raucourt-au-Bois troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Raucourt-au-Bois etendiĝas sur 1,04 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

En decembro 2008, la urbestro Jean-Paul Maillot estis kondamnita je 10 monatoj da enkarcerigo kaj je 5 jaroj da neelektebleco pro seksatenco kontraŭ sekretariino de la urbodomo. Li petis reviziadon kaj novan proceson.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Raucourt-au-Bois apartenas al la kantono Quesnoy-Est, kies ĉefurbo estas Le Quesnoy. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]