Rauf Denktaş
| Rauf Denktaş | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Rauf Raif Denktaş | |||||
| Naskiĝo | 27-an de januaro 1924 en Pafoso | ||||
| Morto | 13-an de januaro 2012 (87-jaraĝa) en Nord-Nikozio | ||||
| Mortis per | sindromo de plurorgana misfunkcio | ||||
| Tombo | Nord-Nikozio | ||||
| Religio | sunaismo vd | ||||
| Lingvoj | turka vd | ||||
| Ŝtataneco | Kipro Turka Respubliko Norda Kipro | ||||
| Alma mater | Gastejo de Lincoln The English School (en) | ||||
| Partio | National Unity Party (en) | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Infanoj | Serdar Denktaş (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto advokato | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rauf Raif DENKTAŞ (greke Ραούφ Ραΐφ Ντενκτάς; naskiĝis la 27-a de januaro 1924 en Pafos, Kipro - mortis la 13-a de januaro 2012 en Lefkoşa, Turka Respubliko Norda Kipro), estis turk-kipra politikisto.
Li estis la fondinto kaj unua Prezidanto de la Turka Respubliko Norda Kipro (TRNC), fakta ŝtato agnoskita nur de Turkio.[1]
Li estis vicprezidanto de la Respubliko Kipro de 1973 ĝis 1974. Li ludis ŝlosilan rolon en la Unuflanka Deklaracio de Sendependeco de la Turka Respubliko Norda Kipro en 1983 kaj estis prezidanto de la Turka Respubliko Norda Kipro de tiam ĝis 2005.[2]
Kiam li demisiis en 2005, Denktaş estis la plej longtempe servanta prezidanto de iu ajn lando en la mondo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En 1957, Denktaş aliĝis al la Turka Rezista Movado (TMT), kiu formiĝis por rezisti la lukton de EOKA proklami Enosis (unio kun Grekio) kaj laboris por la divido de Kipro.
En 1958, li ĉeestis la Ĝeneralan Asembleon de UN reprezentante la turkajn kipranojn, kaj en decembro de tiu jaro li konsilis la turkan registaron pri la rajtoj de turkaj kipranoj dum la preparado de la Interkonsentoj de Londono kaj Zuriko (subskribitaj la 19-an de februaro 1959). En 1960, Kipro sendependiĝis de Britio kaj la Respubliko Kipro estis establita. Denktaş estis elektita kiel Parolanto de la Turka Ĉambro de Komunumoj.
Li estis la dua vicprezidanto de la naskanta Respubliko Kipro, sukcedante la unuan historian vicprezidanton, Fazıl Küçük, ekoficis la 18-an de marto 1973. Tamen, li devis forlasi la oficon pro la puĉo efektivigita la 15-an de julio 1974 kontraŭ prezidanto Makarios la 3-a kaj sen ke posteulo estis nomumita ĝis nun. Li fariĝis la unua prezidanto de la TRNC kaj tenis tiun postenon inter 1983 kaj 2005. Li estis reelektita kiel prezidanto en la elektoj de 1985, 1990, 1995 kaj denove en 2000.[3] Li estis gvidanto de la Nacia Unueca Partio (UBP, Ulusal Birlik Partisi).
Li spertis propraokule kelkajn el la plej difinaj momentoj en moderna kipra historio, kiuj formis turkajn kaj grek-kiprajn rilatojn.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Pro lia turka deveno kaj post la disapartigo de Kipro, li fariĝis la unua prezidanto de la memproklamita Turka Respubliko Norda Kipro en 1983. Tamen, lia tasko reprezenti la turkan komunumon sur la insulo komenciĝis en 1948, dum la Brita Kolonia Regado, kiam li estis elektita al la Konsulta Komitato por la Atingo de Sendependeco.
Samtempe, li kontraŭis la kunfandiĝon de la turka kaj greka partoj de la insulo. Li aktive malhelpis la proksimiĝon inter la du nacioj loĝantaj sur ĉi tiu mediteranea insulo.
Denktaş demisiis de la prezidanteco post referendumo pri la tiel nomata Annan-Plano, kiu antaŭvidis la kreadon de komuna federacio por ambaŭ duonoj de la insulo. Kontraŭ lia deziro, plimulto de turkkipranoj neatendite voĉdonis favore al la plano, kiu permesus al ambaŭ duonoj de la insulo fakte aliĝi al la Eŭropa Unio, sed la grekkipranoj malakceptis la planon.
Kvankam la efektivigo de la plano estis blokita pro la malakcepto de la plano fare de la plimulto de la loĝantoj de la greka parto de la insulo, Denktaş plenumis sian antaŭreferenduman promeson kaj ne kandidatiĝis por alia - kvina - oficperiodo.
Heredaĵo
[redakti | redakti fonton]Li verkis ĉirkaŭ kvindek librojn en la angla kaj turka lingvoj. Li estis konsiderata publicisto kun literatura talento, lerta kaj sperta politikisto, karisma oratoro, kaj persista, preskaŭ obstina advokato.
Denktaş ricevis multajn premiojn kaj estis nomumita honora doktoro ĉe diversaj universitatoj en Turkio kaj Usono. Denktaş estis honora membro de la Internacia Raoul Wallenberg Fonduso. [4]
Lia filo Serdar Denktaş estis la gvidanto de la Norda Kipra Demokrata Partio (TSRK) ekde 2007.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Biyografi – Kurucu Cumhurbaşkanı Rauf Raif Denktaş (turke). Presidency of Northern Cyprus. Alirita 19 December 2018 .
- ↑ "Obituary: Rauf Denktash", BBC News, 13 January 2012.
- ↑ North Cyprus: People & Life – Rauf Raif Denktaş. North Cyprus Home Page. Alirita 2012-01-15 .
- ↑ Honorary Members – Raoul Wallenberg Foundation
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Biografio de Denktaş en TRNCa Prezidanteca retejo
- VOA News Radio Broadcast ĉe YouTube Soneltiraĵo de Denktaş en intervjuo de Voĉo de Ameriko kun Nathan Morley en 2008

