Raŭmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Raumo)
Raŭmo

Blazono

Situo

Blazono Situo
urbetokomunumourbo
www.rauma.fi
Provinco Satakunta
Fondita 1442
Areo 1 110 km²
Loĝantaro 39 872 (en junio 2015)
Finnlingvaj 98,2%
Svedlingvaj 0,4%
vdr

Raŭmo (finne Rauma, svede Raumo) estas urbo kaj komunumo de proksimume 37 000 loĝantoj je la okcidenta bordo de Finnlando, 92 kilometroj norde de Turku, kaj 50 kilometroj sude de Pori. Raŭmo apartenas al la provinco Satakunta de Finnlando, kaj ĝis la jaro 2009 ankaŭ apartenis al gubernio Okcidenta Finnlando. Ĝi ricevis urborajtojn je la 17-a de majo 1442 (tiam sub regado de Svedio), Raŭmo estas konata pro ĝia bonkvalita punto (ekde la 18-a jarcento) kaj la antikva ligna arkitekturo de ĝia centro (Malnova Raŭmo, Vanha Rauma), kiu estas loko sur la listo de mondaj heredaĵoj de Unesko. En Finnlando Raŭmo estas konata ankaŭ pri sia escepte stranga dialekto, kiu ofte estas malfacilete komprenebla por aliaj finnoj.

Raŭmo en 2012

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kampara komunumo de Raŭmo estas eksa komunumo ligita en Raŭmon en 1993. Kodisjoki estas eksa komunumo ligita en Raumon en 2007 kaj Lappi Tl en 2009.

Konstruitaj lingvoj en Raumo[redakti | redakti fonton]

En Raŭmo estis volapuka klubo en 19-a jarcento. Ĝi publikigis kelkajn anoncojn pri siaj kunvenoj vintre 1886-1887 en la loka gazeto Rauman Lehti.

Inter esperantistoj Raŭmo estas konata aparte pro la Manifesto de Raŭmo kaj la Raŭmismo, kiuj ekestis en la 36-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazinta en la urbo.

Statistikoj[redakti | redakti fonton]

  • Loĝantaro: 39 872 (en junio 2015)
  • Areo: 1110 km²
    • de kiu akvo: 614 km²
  • Loĝdenso: 80,45 loĝantoj/km²


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]