Ravazd

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ravazd estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Pannonhalma. La loknomo estas hungare malofte uzata nomo de vulpo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo inter Győr-Veszprém apud Pannonhalma.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata pli frue de la romianoj. La vilaĝo longe apartenis al la eklezio, kie kultivis vinberon. La turkoj detruis la vilaĝon. En 1992 foriĝis Tarjánpuszta kaj iĝis memstara vilaĝo.

Vidindaĵoj estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Marteno kaj fonto de reĝo Béla la 4-a. Apud la vilaĝo estas artefarita fiŝkaptista lago.